Dalo (hinde दाल, Dāl, ankaŭ DhalDahl) estas grava plado de la barata kuirarto, kiu precipe konsistas el fabacoj, plej ofte lentoj, sed ankaŭ kikeroj, fabojpizoj, kies ŝeloj forpreniĝis antaŭ la prepariĝo. Pro longa kuirado la fabacoj iĝas speco de kaĉo, kiu forte spiciĝas per kumino, semoj de koriandro, cepoj, ajlo, kapsikoj, zingibro kaj aliaj spicoj. Dalo estas fundamenta kaj tre disvastiĝinta manĝaĵo en Barato.

Dal, klasike preparita el ruĝaj lentoj

Dalo povas esti kaj ĉefa manĝaĵo, ekzemple en la plado Dal Bhat, kaj ankaŭ flanka aldonaĵo al alia plado.