Defenestrigo markas perfortan elĵeton el fenestro. Deveno de la vorto estas derivita de praga defenestrigo en la jaro 1618,[1] kiam malkontentaj protestantaj nobeloj elĵetis el fenestro du reĝajn victenantojn kaj verkis al tiu ĉi faro ampleksan apologion. Sed en mezepoko kaj en frua novepoko defenestrigoj okazis proporcie ofte kaj tiu ĉi farado portis elementojn de linĉado, ordalo kaj komune krimita murdo. En mezepoko kaj frue novepoka socio, kiu estas karakterize horizonte membrigita (dum kio la signifo de tavoloj direkte desupre sinkas), la defenestrigo havas karakteron de simbola puno (per forĵeto desupre suben la plenumantoj montrigas, ke la ĵetotoj en ilia limigita tavolo kondutis nekonvene). Inspiro por la defenestrigo estas ankaŭ vidata en malnovtestamenta okazigaĵo pri sendia, malmorala kaj sadisma reĝino Izebel, kiu estis post puĉo de princo Jehuo ĵetita el fenestro de sia palaco fare de propraj servistoj.[2]

Bildigo de praga defenestrigo 1618 de Matthäus Merian

Pragaj defenestrigoj redakti

En la ĉeĥa historio rolas apartan signifon defenestrigoj, tri pragaj defenestrigoj markantaj eventojn el la jaroj 1419, 1483 kaj 1618. Sed ofte la eventon el la jaro 1483 oni ne kalkulas inter "signifajn defenestrigojn", kio gvidas al certa neunusignifeco, kiam kiel "la dua praga defenestrigo" estas markata tiu el la jaro 1618. Ankaŭ la markigo de "la tria praga defenestrigo" ne havas fiksitan signifon kaj oni markas per ĝi diversajn eventojn. Kiel la tria praga defenestrigo estis ekz. markita morto de Jan Masaryk.[3]

Defenestrigo el la jaro 1419 redakti

 
La unua praga defenestrigo sur bildo de Adolf Liebscher
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Praga defenestrigo (1419).

La unua praga defenestrigo okazis dimanĉe la 30-an de julio 1419, kiam kontraŭhusitaj novurbaj urbestranoj estis mortigitaj per forĵeto el fenestro de urbodomo. La armita homamaso alkondukita de pastro Jan Želivský post prediko en preĝejo de Virgulino Maria Neĝa antaŭ Novurba Urbodomo nesukcese postulis liberigi malliberigatajn anojn de akceptado de ambaŭspecoj. Sekve, verŝajne kun ĉeesto de Jan Žižka, ili ekatakis la urbodomon kaj la konŝelojn elĵetis el fenestroj kaj mortbatis. La evento estas konsiderata kiel komenco de husmovadaj militoj.

Defenestrigo el la jaro 1483 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Praga defenestrigo (1483).

Tiu ĉi defenestrigo okazis la 24-an de septembro 1483 dum ŝtormoj de la praga loĝantaro dum la regado de reĝo Vladislao la 2-a Jogajlido, kiam flanke de ambaŭspecoj, timante pri sia influo, okazigis perfortan puĉon en Malnova kaj Nova Urbo kaj en Malgranda Kvartalo. El fenestroj de apartenantaj urbodomoj estis elĵetitaj la malnovurba burgmajstro kaj korpoj de la sep mortigitaj novurbaj konŝeloj. La puĉo en Prago kontribuis al limigo de reganta povo kaj malebligis renovigon de antaŭhusmovadaj rilatoj.

La 6-an de oktobro 1483 fermis tri pragaj komunumoj kontrakton pri unueco kaj komuna sinkonduto, kiu alportis superregadon de kalikula konfesio. La evoluo poste direktis al religia paco kaj proklamo de egalrajteco de ambaŭ eklezioj en asembleo en Kutná Hora en la jaro 1485.

Defenestrigo el la jaro 1618 redakti

 
Forbalaado de victenantoj en Praga burgo j. 1618. Romantika pentraĵo de Karel Svoboda el la jaro 1844
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Praga defenestrigo (1618).

Tiu ĉi defenestrigo okazis la 23-an de majo 1618. Ĝi estis demonstriga agado de rezisto de la bohemiaj nobeloj gviditaj de Henriko Mateo Thurn kontraŭ malrespektado de Majestato de Rudolfo, kio komencis bohemian nobelaran ribelon. Dum tiu ĉi agado estis el fenestroj de la Praga burgo elĵetitaj reĝaj victenantoj Vilém Slavata z Chlumu a Košumberka kaj Jaroslav Bořita z Martinic[4] kaj skribisto Filip Fabricius. La evento estis sen viktimoj en la vivoj.

Referencoj redakti

  1. La termmino mem verŝajne aperis en konekso kun la defenestrigo en la jaro 1618 — vidu Harper. defenestrigo (angle).)
  2. 2. reĝa 9:33
  3. Frustrigo de la ĉeĥa politiko: Defenestrigon vokas nur stultuloj, Jan Jandourek, Reflex.cz, 20.04.2011
  4. Pri Jaroslav Bořita kaj lia rolo en la tempo de la nobelara ribelo vidu ekz. Lukáš Vytlačil: Jaroslav Bořita z Martinic; en: Heraldická ročenka 2008, Praha 2009, s. 7-23. (alirebla rete)

Literaturo redakti

  • BRIGGS, Asa. Kdy, kde, proč a jak se to stalo. Praha: Reader’s Digest Výběr, 1997. ISBN 80-902069-6-4.
  • ČORNEJ, Petr, a kol. Kdy, kde, proč a jak se to stalo v českých dějinách. Praha: Reader’s Digest Výběr, 2001. ISBN 80-86196-33-X.
  • DEMETZ, Peter. Praha černá a zlatá. Praha: Prostor, 1998. ISBN 80-85190-92-3.
  • DUFKOVÁ, Vlastimila. Slavné defenestrace: Oknem vyletí královna, konšelé i místodržící!. Epocha. 2015, čís. 20, s. 22-23.