Distrikto Buzău

distrikto (rumane județ) en Rumanio

Buzău [buzəŭ] estas distrikto (rumane județ) en la orienta Rumanio, en Valaĥio. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Buzău. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 404 979 loĝantoj sur areo de 6 103 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 66 loĝantoj/km².

Distrikto Buzău
distrikto
Ĉefurbo Buzău
Regiono Valaĥio
mallonge BZ
Telefono +40×38...
Areo
 
6 103 km²
(17-a rango)
Loĝantaro 404 979
(stato de 2021, 17-a rango)
Loĝdenso 66/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
vdr

Najbaroj: oriente: distrikto Brăila; sude: distrikto Ialomița; okcidente: distrikto Prahova; nord-okcidente: distrikto Brașov; norde: distriktoj Covasna kaj Vrancea.

Urboj en distrikto Buzău redakti

  • Buzău (Bodzavásár)
  • Nehoiu
  • Pătârlagele
  • Pogoanele
  • Râmnicu Sărat

Eksteraj ligiloj redakti

 
Judeţ Buzău