Don LUSHER (nask. 6-an de novembro 1923 mort. 5-an de julio 2006) estis brita ĵaztrombonisto kaj ludis trombonon en la ĵazbandego de Ted Heath. Dum sia pli ol sesdekjara kariero li ludis en kelkaj ĵazorkestroj kaj bandoj kaj du fojojn li estis prezidanto de la Brita Trombono Societo.

Don Lusher
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1923 (1923-11-06)
en Peterborough
Morto 5-an de julio 2006 (2006-07-05) (82-jaraĝa)
en Cheam
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Deacon's School
Okupo
Okupo bandestrodirigento • muzikologo • muzikinstruisto • ĵazmuzikisto • universitata instruisto • komponistomuzikisto
vdr

Vivo kaj kariero redakti

Lusher naskiĝis en Peterborough en Anglujo kaj komencis ludi trombonon en la aĝo de ses jaroj en la loka bando de la Savarmeo kiel triageneraciulo de sia familio, kiu faris la saman. Post la soldatservo dum la Dua Mondmilito li fariĝis profesia muzikisto, ludanta en la bandoj de Joe Daniels, Lou Preager, Maurice Winnick, The Squadronaires, Jack Parnell kaj finfine en la ĵazbandego de Ted Heath. Lusher estis ĉeftrombonisto en la orkestro de Ted Heath kaj koncertvojaĝis tra Usono kelkajn fojojn. Post la morto de Heath 1969 li transpenis la direktadon de la bandego. Li ankaŭ gvidis la trombonsekcion je multaj koncertvojaĝo de Frank Sinatra tra Eŭropo.

Lusher formis sian propran ensemblon, The Don Lusher Big Band. He ankaŭ koncertis kun la bandego Manhattan Sound Big Band, kun Alexis Korner kaj variaj aliaj muzikistoj interalie en la rokkunfanda bandego CCS, kaj ekde la 1970-aj jaroj li estis grupano de Best of British Jazz.

Li laboris kelkajn jarojn kiel profesoro ĉe la Reĝa Muzik-Altlernejo (ĵazbandego), antaŭ ol li fariĝis profesoro pri trombono ĉe la muziklernejo de la Reĝa Mararmeo je Portsmouth en 1997. de ĉi tiu posteno li retiriĝis en 2004.

En 2001 Don sonregistris diskon ĉe diskeldonejo Decca Records, kiu prezentis Kenny Ball, Acker Bilk, John Chilton and the Feetwarmers, John Dankworth, Humphrey Lyttelton kaj George Melly kaj titolis ĝin British Jazz Legends Together.