La Dongolavia lingvoDongola araba lingvodialekto estas varianto de arabaNubia lingvo parolata en norda Sudano fare de minoritato de Dongoloj en la Nila Valo, el ĉirkaŭ la 3a akvofalo (sude de Kerma) supren al la elfluo de Nilo proksime de Debba. Pro la translokigo de loĝantaro pro la konstruo de la Asuana Baraĵo estas komunumoj de parolantoj en orienta Sudano (Ĥaŝm el Girba).

Dongola lingvo
lingvo • moderna lingvo
Kenuzi-Dongola
Skribo kopta alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 dgl
  Glottolog dong1288
Angla nomo Dongolawi
Franca nomo dongola
vdr

Dongola estas arablingva termino bazita sur la urbo Malnova Dongolo, nome centro de la kristana nubia regno Makurio (6a ĝis 14a jarcento). Nuntempa Dongolo estis fondita dum la 19a jarcento sur la okcidenta flanko de la rivero Nilo. La Dongolavioj nomas sian lingvon Andaandi [andaːndi] "(la lingvo) de nia hejmo".

Preskaŭ ĉiu parolanto de Dongola estas ankaŭ parolanto de Sudana araba, nome lingvafrankao de Sudano. La du lingvismo Dongol-araba estas malpliiĝanta ĉar la Dongola estas minacata de kompleta anastataŭo per la araba (Jakobi 2008).