Eberhardo la 1-a de Mark

Eberhardo la 1-a Grafo de Mark (mortinta la 4-an de julio 1308 en Fröndenberg ĉe la Ruhr en la Sankta Romia Imperio), vokto je Abatinejo Essen, estis la unuenaskita filo de Grafo Engelberto la 1-a de Mark (mortinta en 1277) el ties unua geedzeco kun Kunigunde de Blieskastel, filino de Graf Henriko.

Eberhardo la 1-a de Mark
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1254 (1254-11-30)
Morto 4-an de julio 1308 (1308-07-04) (53-jaraĝa)
en Fröndenberg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Dinastio Mark vd
Patro Engelberto la 1-a de Mark vd
Patrino Kunigunde of Blieskastel vd
Gefratoj Agnes of the Mark • Adelheid von der Mark vd
Edz(in)o Irmengarde van Limburg-Berg • Maria van Loon en Chiny vd
Infanoj Engelberto la 2-a de Mark • Adolf van der Mark • Konrad von the Mark • Margareta von der Mark • Katarina von der Mark • Kunegonde von der Mark • Richarde von der Mark • Johanna von der Mark vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La unua geedziĝo okazis proksimume 1273 kun Irmgarda de Berg, filino de duko Adolfo la 4-a (Berg) kaj Margareta de Hochstaden. De ĉi tiu geedzeco devenas interalie Grafo Engelberto la 2-a de Mark (mortinta en 1328). La dua geedziĝo okazis poste kun Maria de Looz.

Grafo Eberhardo dumvive batalis kontraŭ la potenco de Ĉefepiskopujo Kolonjo. Vintron de 1287/88 li unue liberigis ĉe Hagen la fortikaĵon Limburg okupitan de la kolonjaj militistoj, sieĝis poste la kontraŭe situantan kastelon Raffenburg kaj marŝis ekde tie Batalon de Worringen kontraŭ la ĉefepiskopo de Kolonjo.[1] Postsekve li konkeris la urbon Werl kaj la fortikaĵon Nova Isenburgo en Essen. Fono de la okazintaĵoj estis la Limburga Heredosekvoorda Konflikto.

Lia vasalo Sobbo de Svirte pli malfrue konfliktis kun Eberhard pri Hohenlimburg.

Eberhard metis unuajn komencojn de administra subdivido de Graflando Mark kaj fondis en la jaro 1301 la nunan urbon Bergneustadt.

La altotombo de Grafo Eberhardo la 2-a de Mark kaj de lia edzino apartenas al la gravaj artverkoj de la monaĥopreĝejo Fröndenberg.

Literaturo redakti

  • Wilhelm Crecelius: Eberhard II., Graf von der Mark. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Volumo 5, Duncker & Humblot, Lepsiko 1877, pj. 549–551.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Pri la potencokonstelacio antaŭ la Batalo de Worringen vd.: Irmgard Hantsche: Atlas zur Geschichte des Niederrheins. Kartografio de Harald Krähe. Bottrop / Essen: Verlag Peter Pomp, 1999 (0 Schriftenreihe der Niederrhein-Akademie, vol. 4), p. 32sj