Emanuel BOWEN (1694?–1767) estis kimra mapisto, kiu laboris por Georgo la 2-a (Britio) kaj Ludoviko la 15-a (Francio) kiel geografo. Li produktis, presis kaj vendis la mapojn; laboris en Londono el ĉirkaŭ 1714, produktante kelkajn el la plej bonkvalitaj kaj allogaj mapoj de la 18a jarcento. Karaktera trajo de la laboro de Bowen, evidente eĉ ĉe la komencaj ŝosemapoj, estis lia kutimo plenigi ĉiujn malplenajn angulojn kaj spacojn de la mapo per rimarkoj kaj piednotoj, kaj prihistoriaj kaj pritopografiaj.

Mapo de 1744 de Hollandia Nova – Terra Australis.
Mapo de Irano en la Afŝarida dinastio desegnita de Emanuel Bowen en 1747.

Unu el liaj plej fruaj gravuritaj verkoj nome Britannia Depicta, publikigita en 1720 enhavis ĉirkaŭ ducent ŝosemapojn kune kun miniatura kantona mapo de ĉiuj el la graflandoj de Anglio kaj Kimrio. Estis malkutima trajto ankaŭ la karaktero de liaj atlasoj ke la mapoj estis gravuritaj sur ambaŭ flankoj de ĉiu paĝo, kaj tio rezultis en pli komforta manipulebla libro pro ties malgrando.

Li publikigis "A Complete System of Geography, 1744-7; 'English Atlas, with a new set of maps,' 1745(?); 'Complete Atlas ... in sixty-eight Maps,' 1752; 'Atlas Minimus; or a new set of Pocket Maps,' 1758; kaj serion de separataj mapoj de la angliaj graflandoj, de Germanio, Malgranda Azio, kaj Persio, inter 1736 kaj 1776.[1]

Notoj redakti

  1. "Bowen, Thomas". Dictionary of National Biography. London: Smith, Elder & Co. 1885–1900.