Ferriol Macip i Bonet

Ferriol Macip i Bonet naskiĝis en Barcelono (Katalunio) la 7-an de novembro 1969. Li estas grafikisto, ĵurnalisto kaj esperantisto. Aktivulo de Kataluna Esperanto-Junularo Arkivigite je 2007-10-09 per la retarkivo Wayback Machine kaj de Kataluna Esperanto-Asocio, kie de 2005 li estas salajrulo. Li estas grafikisto de Kataluna Esperantisto kaj de la magazino Monato. Kun Josep Maria Milla i Saldon li lanĉis KIS TV. Li ludas en la muzik-ensemblo Kaj Tiel Plu.

Ferriol Macip i Bonet
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1969 (1969-11-07) (54-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj Esperantohispanakatalunaokcitana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantistoviolonistoĵurnalisto • podkastisto • tradukisto • universitata instruisto • occitanist • Glosser • scenaristo
vdr

Kiel okcitanisto li komencis ĉe animatora sekcio de Institut d'Estudis Occitans (Instituto pri Okcitanaj Studoj) instruante la okcitanan en someraj aranĝoj inter la jaroj 1992 kaj 1997. Nuntempe redaktoras kaj prezentas la okcitanlingvan televid-programon infòc Arkivigite je 2007-11-20 per la retarkivo Wayback Machine, en Barcelona TV Arkivigite je 2007-01-07 per la retarkivo Wayback Machine kune kun Manel Zabala kaj Josep Maria Milla i Saldon.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.