Fervojflegejo erfurta

Fervojflegejo erfurta (germane: Bahnbetriebswerk Erfurt, mallongigo Bw Erfurt) estas iama fervojaĵriparegejo en Erfurto, Germanio. Ĝi funkciis inter 1847 kaj 1968 havinte post 1888 du situon: BwP troviĝis ĉe Thomas-strato 83 dume BwG estis ĉe Weimarische-strato. Ke temus pri monumentprotektindaĵaro konstatitis oficiale jam en aprilo 1919.

Iama fervojflegejo en Erfurto de supre
Norda fasado/BwP
Plano de 1881 kun ankoraŭ ebena relaro kaj la unua kajo antaŭ la malmova akceptejo
Suda fasado/BwP
Lokomotivriparejo
Halo eosta

Historio redakti

Jam mallonge antaŭ la fondo de Turingia fervojsocieto (Thüringische Eisenbahn-Gesellschaft) en 1844 menditis la unuaj vaporlokmotivoj kiuj bezonis lokon por parkumo kaj riparoj. En kunteksto kun konstruo de la akceptejo de la Ĉefa stacidomo erfurta ene de la ĉirkaŭfortikaĵo de Erfurto akiritis areoj laŭlonge de Thomas-strato. En 1846 liveritis la unuaj lokomotivoj. Unu jaron poste starigitis lokomotivremizo, karbonejo, akvumiloj kaj riparejo. En 1853 ĉe Rosen-strateto nova lokomitivdeponejo kun 22 lokoj faritis, kies turnilo novigitis en 1856 jam. En 1873 fariĝis okcidente de Löber-pordego alia granda ringlokomotivdeponejo. Ankaŭ la ĉefa riparejo plurfoje novigitis kaj pligrandigitis, nome en 1856, 1862 kaj 1873. La simetria, plur-ala areo videblante ankoraŭ sur urboplano de 1881, anstataŭigitis per la ĝis hodiaŭ ekzistantaj grandaj haloj kun tiutempe tipaj brikaj fasadoj.[1]

Inter 1888 kaj 1894 konstruitis en la proksimeco de la nova varstacidomo ĉe Weimarer-strato nova fervojflegejo. Sekve ĝi nomitis BwG . Ĝia kerno estis granda remizo kun 59 lokomotivparkumejoj kaj riparejoj, ses halaj navoj, unu trakinterliga rulplatformo, du rulplatformoj, unu 320 metrojn longa koaksejo kaj akvoturo, kiun provizis la en 1935 konstruita akvobaraĵo proksime de Lütsche (vilaĝo). BwG estis siatempo la plej granda kaj plej moderna fervojflegejo en la regiono administrita disde Erfurto. La malnova riparejo ĉe la persona stacidomo nomiĝis BwP. La lokomotiva vartado malekfunkciis en 1925. Daŭre vartitis lokomotivoj por rapidaj kaj regionaj vagonaroj kiel ankaŭ la manovraj lokomotivoj por malvartransportado. En 1968, post abolicio de ambaŭ flegejoj, ludonitis parto de la ejoj ĝis la 1990-aj jaroj ekz. al firmaoj aŭtomobilaj kaj al la poŝto. En la 29.2.2019 la urba konsilantaro decidis komenci esplorojn pri konstruoa ICE-urbokvartalo ĉirkaŭ la stacidomo; en la 22.12.2014 la Landa evoluigsocieto Turingio (Landesentwicklungsgesellschaft Thüringen) akiris areojn de ĉe ambaŭ flegejeroj kune kun la iama vartransportstacidomo.

Por la areoj estantaj oriente de la stacidiomo ĉe la vartransportstacidiomo ellaboritis en novembro 2015 sub la titolo ICE-City Teilbereich Ost Neues Schmidtstedter Tor fare de la arkitekta buroo Machleidt + Partner el Berlino en kooperacio kun Mola + Winkelmüller kaj Sinai kadroplano urbkonstrua permesante ankaŭ spacon por hoteloj, burooj, kongresaj kaj seminariaj ejoj, vendejoj, restoracioj kaj loĝejoj. Por pligravigi la areon de ŝoŝea subtransejo ĉe Schmidtstedter-pordejo naskiĝu du turdomegoj.[2][3]

Estanteco redakti

La estonta utiligo de la malnova fervojflegejo P okcidente de la stacidomo restis nedecidita. En la 13.6.2017 la konserviĝintaj haloj de BwP temigis simpozion pri industria kulturo en Turingio kiun partoprenis reprezentantoj de diversaj altlernejoj kaj institutoj, ekz. de la Teknika altlernejo Freiberg (Saksio), de Universitato de Kaselo, de Bauhaus-altlernejo Vajmaro, de Universitato de Kolonjo, de Berlina centro por industrikulturo, de Instituto por nova industrikulturo Cottbus, de Ferropolis s.r.l. Dessau, de Porregiona iniciataro Ruhr, de Malsupera monumentprotektadministradejo erfurta. Tiam postulitis deklari la halaron monumentprotektinda kaj novmaniere utiligi la tuton.[4] En al 20.12.2017 la urba konsilantaro decidis post postulo de la socialdemokratia frakcio ekigi interparolojn kun la Liberŝtato Turingio je enlistigo de la aĵoj en la listo de kulturmonumentoj oficialaj.[5][6] En aprilo 2019 prezentitis sufiĉe da kialoj historiaj, teknikaj, urbokonstruaj dignigantaj tian enlistigon.[7]

La fervojflegejo G ĉe Weimarische-strato, inter la fervojlinio suda kaj la strato Am Wasserturm, funkcias ĝis hodiaŭ (DB Werk Erfurt).[8]

Literaturo kaj fontoj redakti

  • Detlef Hommel, Georg Thielmann: Verkehrsknoten Erfurt. EK-Verlag, Freiburg (Breisgau) 2000, ISBN 3-88255-273-5.
  • Plan der Stadt Erfurt. Verlag Gerhardt & Schreiber, Erfurt 1881.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bahnbetriebswerk Erfurt en la germana Vikipedio.

Notoj redakti

  1. Grafitio ĉe la suda fasado de la eosta direktig-halo porlokomotiva de 2016.
  2. Freistaat Thüringen: ICE City. Arkivita el la originalo je 2017-05-28. Alirita 2019-05-17.
  3. Stadt Erfurt: ICE-City Erfurt – die schnelle Mitte Deutschlands
  4. Jan Kobel: Industriekultur in Thüringen. Arnstadt 2017.
  5. Holger Wetzel: SPD will alte Bahnhallen schützen. En: Erfurter Allgemeine. 14.12.2017. (online)[rompita ligilo]
  6. Stadt Erfurt: Beschluss zur Drucksachen-Nr. 2516/17 der weiterführende Sitzung des Stadtrates vom 21.12.2017. (surrete ĉe: buergerinfo.erfurt.de)
  7. Skribaĵo de Turingia oficejo pri monumentprotekto kaj arkeologio de la 15.3.2019 adresita je la Malsupra administradejo monumentprotekta de la urbo Erfurto.
  8. Deutsche Bahn ‐ Werk Erfurt
50.97173511.033771