La Flegreaj Kampoj (itale Campi Flegrei [ˈkampi fle'grɛi̯] ~flamantaj kampoj, el la greka φλεγραῖος (« brulanta »)flego) estas vulkana areo en suda Italio, kun kalderoj, tio estas kun larĝiĝintaj krateroj. Ĝi situas nordokcidente de Napolo kaj la Vezuvo, ĉirkaŭ la golfo de Pozzuoli, kaj estas densa grupiĝo de dekoj de vulkanaj pintoj, krateroj kaj kalderoj, kun ankaŭ krateraj lagoj (Lago Averno kaj eta lago en la fundo de Astroni). Sur la areo estas konataj pli ol 50 erupciejoj. Parto de la areo nun kuŝas sub la marnivelo; kelkaj krateroj nur duone subakvaj estas uzataj kiel naturaj havenoj.

Flegreaj Kampoj
Geografia regiono
montoKaldero [+]

LandoItalio

Supermara alteco458 m s.l.m. [+]
- koordinatoj40° 49′ 37″ N, 14° 8′ 20″ O (mapo)40.82714.139Koordinatoj: 40° 49′ 37″ N, 14° 8′ 20″ O (mapo)


Flegreaj Kampoj (Italio)
Flegreaj Kampoj (Italio)
DEC
Flegreaj Kampoj
Flegreaj Kampoj

Map
Flegreaj Kampoj
Vikimedia Komunejo:  Campi Flegrei [+]
vdr
Satelita foto. Videblas pluraj krateroj, kelkaj parte subakvaj (Miseno, Baia); vulkana insuleto (Nisida); vulkana lago (Averno). La ceteraj lagoj ne estas vulkanaj.
Sulfuraj elvaporiĝoj de la kratero Solfatara

En la Flegreaj Kampoj estas la urbo Pozzuoli kun la apuda kratero Solfatara, kiu estis - laŭ kelkaj romiaj mitoj - hejmo de Vulkano, dio de la fajro.[1]

Geologia historio redakti

Vulkanaj erupcioj en la areo de la nuntempaj Flegreaj Kampoj komenciĝis minimume antaŭ 60mil jaroj[2]; eble antaŭ 160mil jaroj.[3]

La unua grava erupcio (nomata "de la kampana ignimbrito") okazis antaŭ ĉirkaŭ 40.000 jaroj[4] kaj estigis grandan kalderon (ĉ.200 km²), kiu entenis ankaŭ la nunan gulfeton de Pozzuoli. La dua granda erupcio (nomata "de la napolaj flavaj tufoj") okazis antaŭ ĉirkaŭ 15000 jaroj kaj estigis mezgrandan kalderon (ĉ. 90 km²) en la pli granda.[4]

Poste okazis ankoraŭ erupcioj, sed estis ankaŭ jarmiloj sen vulkana aktiveco (ekzemple inter antaŭ 8200 kaj 4800 jaroj).[2] La lastaj erupcioj okazis en 1198, en Solfatara, kaj en 1538,[5] kiam dum 8-taga erupcio estiĝis la konuso de Monte Nuovo (135 m).

 
Monte Nuovo, la kratero kreita de la lasta erupcio en la areo, en 1538.

Geografio redakti

Hodiaŭ Kampoj Flegreaj enhavas ĉirkaŭ 32 kraterojn kaj pluajn volkanajn formojn (konusojn, ktp).[5] Kelkaj krateroj enhavas lagojn. La bordoj de la du kalderoj estas nuntempe malklaraj pro la granda kvanto de postaj krateroj.

La plej granda kratero nomiĝas Astroni kaj estas ĉirkaŭ 2,5 km² vasta. La plej granda vulkana lago estas la lago Averno, kiu estas ĉirkaŭ 0,5 km² vasta.

Okcidente kaj sude estas la Tirena Maro. Apud la marbordoj estas pluraj mardevenaj lagoj (Lago Fusaro, Lago Miseno aŭ Mare Morto, Lago di Lucrino ktp), kiuj, male al la krateraj lagoj, estas malprofundaj kaj kelkfoje enhavas salan akvon.

Notoj kaj eksteraj ligiloj redakti

  1. Laŭ aliaj fontoj, la hejmo de la dio Vulkano estis en la samnoma insuleto aŭ en Etna.
  2. 2,0 2,1 Cronogramma Campi Flegrei (itale). INGV - Osservatorio Vesuviano. Alirita 2015.12.06.
  3. Campi Flegrei - Eruption Details (angle). VOGRIPA. Alirita 2015.12.06.
  4. 4,0 4,1 Campi Flegrei - Storia Eruttiva (itale). INGV - Osservatorio Vesuviano. Alirita 2015.12.06.
  5. 5,0 5,1 Campi Flegrei (angle). Global Volcanism Program. Smithsonian Institution - National Museum of Natural History (2013). Alirita 2015.12.06.