La flughaveno Hahn, germane "Flughafen Hahn" respektive "Flughafen Frankfurt-Hahn", angle "Hahn Airport" respektive "Frankfurt Hahn Airport", estas origine usona armea, ekde la jaro 1993 civila flughaveno en la federacia lando Rejnlando-Palatinato en la okcidenta parto de Germanio. Ĝia IATA-kodo estas HHN, la ICAO-kodo EDFH.

Flughaveno Hahn

emblemo

commercial airport • armea aerbazo
IATA: HHN ICAO: EDFH
Resuma informo
Lando Germanio
Regiono Rejnlando-Palatinato
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Flughafen Frankfurt-Hahn GmbH
Alteco 503 m
Geografia situo 49° 56′ 55″ N, 7° 15′ 50″ O (mapo)49.9486111111117.2638888888889Koordinatoj: 49° 56′ 55″ N, 7° 15′ 50″ O (mapo)
Flughaveno Hahn (Germanio)
Flughaveno Hahn (Germanio)
DEC
Flughaveno Hahn
Flughaveno Hahn
Situo de Flughaveno Hahn
Map
Flughaveno Hahn
Kurej-angulo 03/21
Kurej-longo 3 800 m
Retejo hahn-airport.de
vdr

La nomo "Frankfurt-Hahn" estas varba nomo, pri kiu longe jure batalis la flughavena kompanio, ĉar ĝi sugestas proksimecon al la konata internacia flughaveno Frankfurta; tamen ĝi estas iom misgvida, ĉar la urbo Frankfurto-ĉe-Majno de la flughaveno Hahn foras pli ol 120 kilometrojn ... same bone la flughaveno teorie povus nomiĝi "Kolonjo-Hahn", "Belgio-Hahn" aŭ "Luksemburgio-Hahn".

du aviadiloj de Ryanair en Hahn

Temas pri la kvara plej granda kargoflughaveno de Germanio, kaj krome pri la plej rapide kreskanta pasaĝera flughaveno de la ŝtato: Precipe malmultekostaj flugkompanioj ofertas flugojn de ĉi tie, kaj kvankam ĝi ne tre proksimas al iu metropola regiono, por multaj pasaĝeroj indas alvojaĝi pli grandajn distancojn per buso aŭ aŭto kaj lasi sian veturilon en kompare multekosta parkejo, ĉar ĉiukaze malalta prezo por la flugo mem rekompensas pri la penoj. Aparte la irlanda flugkompanio Ryanair ofertas multajn flugojn – por tiu kompanio la flughaveno post la brita flughaveno London-Stansted estas la dua plej granda flugocentro.

La flughaveno Hahn kovras areon de 560 hektaroj. Dum la jaro 2006 transportiĝis entute 3.704.633 pasaĝeroj kaj aldone 266.000 tunoj da kargo. 39.619 flugoj startis aŭ finiĝis ĉi tie.

la pasaĝera kaj karga terminaloj

Geografio redakti

La flughaveno troviĝas 503 metrojn super la marnivelo sur altebenaĵo de la mezalta montaro Hunsrück sur la teritorio de la distrikto Rhein-Hunsrück, sed tre proksime ankaŭ al la distriktoj Bernkastel-Wittlich kaj Cochem-Zell. La areo situas iom sur la teritorio de la komunumo Hahn, sed grandparte sur tiu de la komunumo Lautzenhausen [prononco "Laŭcnhaŭzn"]. Pri la fakto, ke la flughaveno tamen ne nomiĝas "Lautzenhausen", estas du teorioj: la unua aludas al tio, ke por la usonanoj, kiuj starigis la flughavenon, la vorto Hahn estis multe pli facile prononcebla, sed la dua, pli fakta, substrekas, ke origine la flughaveno estis planata iom pli proksime al la vilaĝo Hahn, kaj oni lasis la originan nomon, kiam la planado konkretiĝis.

 
la karga terminalo

La fluga centro estas atingebla pere de la federaciaj vojoj 50, 327 kaj 421, kaj krom el la federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando plus la metropolaj regionoj ĉirkaŭ la urboj Kolonjo kaj Frankfurto-ĉe-Majno bone atingeblas ankaŭ el Luksemburgio, nordorienta Francio kaj orienta Belgio. Plej proksimaj iom grandaj urboj estas Trier, Koblenz kaj Mainz.

 
la flughavena antaŭhalo

Ekesto redakti

Post la Dua Mondmilito, la franca armeo okupanta tiun parton de Germanio dum la jaro 1951 komencis konstrui flughavenon, kiun poste transprenis la usona aviada armeo United States Air Force. Kiam post la unuiĝo de Germanio de la jaro 1990 la okupantaj armeoj usonaj, britaj, francaj kaj sovetuniaj retiriĝis el la ŝtato, oni decidis transdoni la flughavenon por civila utiligo, kaj trakonstruis ĝin por uzo kiel internacia kaj pasaĝera kaj karga flughaveno.

 
disdonejo de pakaĵo

Kontraŭe al la flughaveno Frankfurta, kiu situas centre en la metropola regiono ĉirkaŭ la urbo Frankfurto-ĉe-Majno, kie do tre proksime vivas multaj homoj kaj sekve ne permesatas noktaj flugoj, la flughavenon Hahn ĉirkaŭas nur etaj vilaĝoj kun tre malmultaj loĝantoj, kaj tial oni donis al ĝi esceptan permeson pri ankaŭ noktaj flugoj, kio signifas grandan kapaciton pri flugoj. La unua civila pasaĝera flugo de tie startis la 22-an de majo 1993 al la insulo Majorko en la Mediteranea Maro.

 
la pasaĝera terminalo


Eksteraj ligiloj redakti