Fraterkulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Fraterkulo Fratercula
Specoj
Fratercula arctica
Fratercula corniculata
Fratercula cirrhata

Fraterkuloj estas la tri specioj de aŭkedoj el la genro Fratercula; ili havas brilan koloran bekon dum la reprodukta sezono kaj poste ili perdas la brilajn kolorojn. Ili estas pelagaj birdoj, kiuj kaptas sian nutraĵon subakviĝante. Fraterkuloj reproduktiĝas en grandegaj aroj kaj havas siajn nestojn en fendetoj aŭ kavernoj. La latinlingva scienca nomo Fratercula ("etaj monaĥoj") aludas al monaĥoj, ĉefe dominikaj, kiuj iam vestis sin per monaĥa vesto blankonigra.

Fraterkulo havas la formon de piedpilko kaj aspektas iom dike. Ĝi havas grandan bekon kaj mallongajn rondecajn flugilojn, kiuj bone funkcias kiel naĝiloj subakve. Aere ĝi tre rapide flugetas pro siaj mallongaj flugiloj, kaj ofte flugas proksime al la mara surfaco. Maristoj antaŭe kutime nomis tiajn birdojn "maraj papagoj".

Specioj redakti

Ekzistas tri specioj:

La genro Fratercula probable evoluis en la norda Pacifiko, kiel plej granda parto de la grupoj de aŭkoj. Tamen oni konas almenaŭ 2 nepriskribitajn praspeciojn kiuj vivis en la okcidenta Atlantiko kompare frue kun la apero de la genro:

  • Fratercula sp. 1 (Yorktown Frua Plioceno ĉe Lee Creek Mine, Usono)
  • Fratercula sp. 2 (Yorktown Frua Plioceno ĉe Lee Creek Mine, Usono)

Alia formortinta specio, Dova fraterkulo (Fratercula dowi), estis malkaŝita ĉe la insuloj de la Kanalo de Kalifornio de ĝis Malfrua Pleistoceno aŭ Frua Holoceno. Eblas, ke ili formortintus pro troĉasado aŭ ovokolektado farita de frua homa loĝantaro.

Reproduktado redakti

Ili reproduktiĝas en grandaj kolonioj en marbordaj klifoj, fosinte profundajn truojn engrunde. La masklo de Atlantika fraterkulo konstruas la neston kaj montras fortan fidelecon al la nestoloko. Ambaŭ seksoj de Korna fraterkulo helpas je konstruo de sia nesto. La nestotruoj de la Atlantika kaj Korna fraterkuloj estas kutime nur ĉirkaŭ 1 metron profundaj, finiĝante per ĉambraĵo, sed la tunelo de Tufa fraterkulo povas esti ĝis 2.75 metrojn longa. La nestotruo de Atlantika fraterkulo estas kutime kovrita de materialo kiel herbo, folioj aŭ plumoj sed foje ankaŭ nekovrita. La ovoj de la Atlantika fraterkulo estas helflavecaj sed ankaŭ povas esti violecaj.

Malkiel multaj bestoj, fraterkuloj formas longedaŭrajn reproduktajn parojn. La ino demetas ununuran ovon kaj ambaŭ gepatroj kovas la ovon kaj manĝigas la idon. La kovantaj gepatroj retenas la ovon kontraŭ la kovoparto helpante per siaj flugiloj. La idoj ekflugas vespere aŭ nokte. Falas surmaren kaj restas enmare dum tri ĝis sep jarojn kiam ili revenas teren por ekreprodukti.

Kiel multaj aŭkoj, fraterkuloj manĝas kaj fiŝojn kaj zooplanktonon, sed manĝigas la idon ĉefe per etaj maraj fiŝoj plurfoje ĉiutage. La fraterkulo elstaras per sia lerteco kapti kaj reteni multajn (de dekduo ĝis trideko) etajn fiŝojn ĉiufoje, alternitajn en sia beko en ambaŭ flankoj. Tio permesas al ili pli longajn manĝoflugojn ĉar ili povas reveni kunportante al ido pli da manĝaĵo ol aliaj specioj, kiuj povas kunporti malpli da manĝeroj ĉiufoje.

Fraterkuloj en kulturo redakti

Estas kelkaj insuloj tutmonde kun nomoj ĉu "Puffin" (en la angla) ĉu Fraterkulo en aliaj lingvoj.

Eksteraj ligiloj redakti