Freddie King (3a de Septembro, 1934 – 28a de Decembro, 1976) estis usona kantisto kaj gitaristo de bluso. Li estis priskribita kiel unu el la "Tri Reĝoj" de la bluso de elektra gitaro, kun Albert King kaj B.B. King.[1] Li estis influa gitaristo kun sukcesoj por Federal Records komence de la 1960-aj jaroj. Lia soula kaj povega voĉo kaj distinga gitarstilo inspiris sennombrajn muzikistojn, partikulare gitaristojn (Eric Clapton estas elstara ekzemplo). Li estis enkondukita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 2012.

Freddie King
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1934 (1934-09-03)
en Gilmer, kantono Upshur
Morto 28-an de decembro 1976 (1976-12-28) (42-jaraĝa)
en Dallas
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo Sparkman-Hillcrest Memorial Park Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Frat(in)o Benny Turner
Okupo
Okupo gitaristokantistokantaŭtoro
TTT
Retejo http://www.freddiekingsite.com
vdr

King bazigis sian gitaran stilon sur influoj de Teksasa bluso kaj Ĉikaga bluso. Liaj plej bone konataj registraĵoj estis la kantoj "Have You Ever Loved a Woman" (1960) kaj sia Top 40 hit "Hide Away" (1961) kaj albumoj kiaj la fruaj, instrumentaj Let's Hide Away kaj Dance Away with Freddy King (1961) kaj Burglar (1974), kiuj montris sian maturan ŝanĝiĝemon kaj kiel gitaristo kaj kiel kantisto en ampleksa gamo de stiloj de bluso kaj funko. Li estis unu el la unuaj blusuloj kiuj havis multrasan helpan bandon en koncertaj prezentoj.[2]

Notoj redakti

  1. Gerd Klassen. "The Three Kings of Blues – Albert, B.B. and Freddie King". 12bar.de. Alirita la 31an de Majo 2018.
  2. Koda, Cub. "Freddie King: Biography". Allmusic.com. [1] Alirita la 31an de Majo 2018.