Fuentealbilla [fŭentealBIlja] estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la centro de la komarko ManĉetoLa Manchuela, kun areo de 108,29 km². En 2019 estis 1 792 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE. Ĝi estas je 46 km de la provinca ĉefurbo Albacete.

Fuentealbilla
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02260
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 827  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 16′ N, 1° 33′ U (mapo)39.266666666667-1.5491666666667Koordinatoj: 39° 16′ N, 1° 33′ U (mapo) [+]
Alto 660 m [+]
Areo 108,29 km² (10 829 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuentealbilla (Hispanio)
Fuentealbilla (Hispanio)
DEC
Fuentealbilla
Fuentealbilla
Situo de Fuentealbilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentealbilla [+]
vdr

La municipo enhavas la submunicipojn Fuentealbilla — municipal ĉefurbo —, Bormate kaj Campoalbillo. Estas la naskoloko de la internacia futbalisto Andrés Iniesta.

Toponimio redakti

La toponimo signifas " Blanka Fonteto" aŭ "Fontano", kio aperas en la malsupra duono de la blazono.

Geografio redakti

 
Fuentealbilla en la Provinco Albaceto.

Fuentealbilla estas en la nordokcidento de la provinco Albacete, lime kun la municipoj Golosalvo, Mahora, Valdeganga, Jorquera, Abengibre, Alcalá del Júcar, Casas-Ibáñez, Villamalea kaj Cenizate.

Historio redakti

Aperis restaĵoj de la epoko de la Romia Imperio, nome cisterno kaj kapo de skulptaĵo, ambaŭ de la 3-a jarcento p.K.

En la 1920-aj jaroj estis preskaŭ 3000 lokanoj; nun malpli ol 2000, do oni perdis unu trionon.

Ekonomio redakti

La ekonomio de Fuentealbilla estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj, malgrandaj fruktoĝardenoj kaj naturaj fontoj.

Vidu ankaŭ redakti