Galia orobanko (Orobanche caryophyllacea) estas parazita senklorofila herboplanto de la familio de Orobankacoj. La specia nomo (caryophyllacea) derivas el latino kaj signifas ke ĝi iel similas al diantoj (Dianthus caryophyllus).[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Galia orobanko
Orobanche caryophyllacea
Orobanche caryophyllacea
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliofitoj
Klaso: Verdukotiledonoj Eŭdikotoj
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Orobankacoj Orobanchaceae
Genro: Orobanko Orobanche
L.
Specio: Orobanche caryophyllacea, Sm. 1798
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Infloresko.

Ĝi estas 15 ĝis 50 cm alta. Ĝi ne havas foliojn, aŭ ili estas reduktitaj al iuj spiralecaj skvamoj, lanĉoformaj, 3 ĝis 7 mm larĝaj kaj 12 ĝis 18 mm longaj. La radikoj estas faskoformaj kaj setlas sur la radika sistemo de la parazitata planto. La tigo estas cilindra, stara, rekta kaj sen branĉoj.

La polenado estas farata de insektoj, la reproduktado per malgrandegaj semoj el infloreskoj, kiuj estas transportataj de insektoj el la tipo de formikoj.

Tiu ĉi specio estas parazito de la specioj de la genro Galio de la familio Rubiacoj kaj ankaŭ de aliaj genroj de la sama familio.[2]

Notoj redakti

  1. David Gledhill, The name of plants (PDF), Cambridge, Cambridge University Press, 2008. p. 93.
  2. Sandro Pignatti, Flora d'Italia. Volume secondo, Bologna, Edagricole, 1982, p. 615, ISBN 88-506-2449-2. p. 613.