Geologo

sciencisto kies fako estas geologio

Geologo estas la homo, kiu science okupiĝas pri geologio, esplorante fizikajn strukturojn kaj procezojn de la Tero kaj planedoj de la suna sistemo (planeda geologio).

"La Geologo", pentraĵo de Carl Spitzweg

Eduko redakti

La universitata eduko por geologio konsistas el la jenaj fakoj: kemio, fiziko, matematiko kaj krome biologio. Krom tiuj kernaj fakoj geologia fakultato ofertas specialajn fakojn, kiel vulkanologio, hidrologio, montoformado kaj formiĝo de mineraloj. Multaj geologoj ankaŭ devas studi GIS kaj aliajn teknikojn por produkti mapojn. Studentoj de geologio ofte pasigas gravan parton de sia studo loĝante kaj laborante en kampaj kondiĉoj kune kun siaj instruistoj. Geologiaj fakoj ankaŭ estas tre gravaj por studentoj de geografio, inĝenieroj, kemiistoj, tiuj, kiuj studas urboplanadon kaj ekologion.

Elstaraj geologoj redakti

Geologoj famaj estas jenaj:

Krome vidu redakti