Georg Arnhold

germana esperantisto

Georg ARNHOLD (naskiĝis la 1-an de marto 1859 en Dessau - mortis la 25-an de novembro 1926 en Innsbruck) estis germana juddevena pacifisto kaj esperantisto. Patro de Heinrich Arnhold.

Georg Arnhold
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1859 (1859-03-01)
en Dessau
Morto 25-an de novembro 1926 (1926-11-25) (67-jaraĝa)
en Innsbruck
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Adolph Arnhold
Frat(in)oj Eduard Arnhold • Max Arnhold
Infanoj Adolf Arnhold • Heinrich Gustav Arnhold • Kurt Arnhold • Hans Arnhold
Okupo
Okupo esperantisto • bankisto
vdr

Profesie bankisto, sekreta komerca konsilisto, Württemberg-a konsulo. Unu el la gvidaj ekonomiaj fakuloj de Germanio. Eminenta pacifisto kune kun sia frato Max (1854-1908).

Precipe pro pacifistaj motivoj li lernis kaj propagandis Esperanton, grave helpis la movadon idee kaj materie kiel unu el la ĉefaj mecenatoj de la pacifisma movado en Germanio. Li kunfondis la Saksan Esperanto-Instituton kaj estis ano de ties patrona societo.