Heinrich Gustav Arnhold

germana esperantisto

Heinrich Gustav ARNHOLD (naskiĝis la 22-an de julio 1885 – mortis la 10-an de oktobro 1935 pro apopleksio) estis germana juddevena esperantisto, filo de Georg Arnhold. Laŭ profesio li estis bankisto, bavara konsulo, kaj doktoro pri juro. Instigite de la konata pacifistino Bertha von Suttner,[1] li komencis lerni Esperanton de Marie Hankel, kaj li estis esperantisto ekde marto 1907, 21-jaraĝa.[2] Ĉefe al li oni dankas la prezentadon de Ifigenio en la 4-a UK 1908 en Dresdeno. En tiu kongreso li apartenis al la kvar gvidaj organizantoj, kiuj ricevis la neformalan honoran kromnomon, "Kvaro por la Kvara".

Heinrich Gustav Arnhold
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1885 (1885-07-22)
en Dresdeno
Morto 10-an de oktobro 1935 (1935-10-10) (50-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj Esperantogermanafrancaitalaangla
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Georg Arnhold
Frat(in)oj Adolf Arnhold • Hans Arnhold • Kurt Arnhold
Infano Henry H. Arnhold
Okupo
Okupo esperantisto • bankisto
vdr
La "Kvaro por la Kvara" (de maldekstre Eduard Mybs, Albert Schramm, Marie Hankel kaj Heinrich Arnhold) kun la gesinjoroj Zamenhof, UK 1908

De 1912 li estis kasisto de GEA, kaj 1911–1914 prezidanto de la Saksa Esperanto-Ligo. Li partoprenis en ĉiuj UK ĝis la Unua Mondmilito. Plie, li estis membro de Lingva Komitato kaj honora kaj dumviva membro de UEA. Li senlace varbis per paroladoj kaj artikoloj, kaj enkondukis Esperanton en la propra banko (kreditleteroj, diversaj formularoj, korespondado). Per disponigo de ĉambrego en la banko, li donis hejmon al la Esperanto-Societo en Dresden, kaj li ankaŭ atingis multe ĉe aŭtoritatuloj por Esperanto.


En la enkonduko al For la Batalilojn!, esperanta traduko de verko de Bertha von Suttner, li skribis:

Citaĵo
 ”Estis en la jaro 1906, kiam Baronino Bertha von Suttner, gastante ĉe miaj gepatroj, la unuan fojon min atentigis pri Esperanto kaj al mi, juna homo, rekomendis la lernadon de tiu ĉi lingvo. Mi sekvis la inviton, kaj kiom da ĝojo mi ŝuldas al Esperanto! Senfinan spiritan kaj animan gajnon, multajn ne forgeseblajn tagojn, la plej karajn memorojn!” 
— enkonduko de For la Batalilojn![1]


Karikatura bildkarto (ĉ. 1912)

Referencoj redakti