Malfermi la ĉefan menuon

For la batalilojn!

(Alidirektita el For la Batalilojn!)

For la Batalilojn (germane : Die Waffen nieder!) estas germanlingva romano verkita de Bertha von Suttner, kiu unue aperis en 1889. El la germana esperantigis ĝin Armand Caumont. Tiu 320-paĝa verko eldoniĝis en la jaro 1914 en Dresdeno ĉe Ader & Borel.

For la batalilojn!
Origina titolo Die Waffen nieder!
For la batalilojn!
Esperanta eldono, 1914
Aŭtoroj
Aŭtoro Bertha von Suttner
Eldonado
Eldonjaro 1889
Tradukado
Tradukinto Armand Caumont
Eldonjaro de tradukita versio 1914
Urbo de tradukita versio Dresdeno
Eldoninto de tradukita versio Ader & Borel G. m. b. H., Esperanto-Eldonejo
Paĝoj de tradukita versio 329
Komento kaj noto
Noto Skanaĵo ĉe Vikimedia Komunejo
Information icon.svg
vdr

Duan eldonon aperigis la eldonejo KAVA-PECH. Ĝi estas envicigita kiel n-ro 57 en la serion de Universala Esperanto-Asocio, Oriento-Okcidento.

EnhavoRedakti

La heroino Marta priskribas siajn angorojn, kiam en 1859 ŝia unua edzo, juna husara oficiro, devis foriri militi en Italujon kaj estis tie mortigita per grenado. Kaj novaj angoroj aperis, kiam ankaŭ ŝia dua edzo devis militi unue kontraŭ danoj, poste kontraŭ prusoj en terura milito 1866 apud Hradec Králové. Ŝi alveturis al la batalejo por serĉi lin kaj priskribas teruraĵojn, kiujn ŝi tie vidis. Dume li revenis hejmen nur negrave vundita, sed baldaŭ ekfuriozas epidemio de ĥolero, kiu mortigas plurajn ŝiajn parencojn kaj geservistojn. Ŝia patro, emerita generalo, ĉiam defendas la militojn kiel necesaĵon por la progreso de la homaro, same predikas pastroj. Lernejoj instruas al infanoj, ke morti por la imperiestro kaj patrujo estas la plej grava kaj bela devo de la homo. Ŝi kaj ŝia edzo aliĝas al pacifistoj.

Recenzoj pri la Esperanto-eldonoRedakti

 
 Nomita: Biblio de la paco, tradukita al multaj lingvoj. Akra protesto kontraŭ la kruelaĵoj de la milito; terurigaj bildoj pri la suferadoj kaj detruoj. Modela stilo de la E traduko. 
— 1934, Enciklopedio de Esperanto

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti