Georgo la 1-a (Saksio-Meiningen)

Georgo la 1-a (germane Friedrich Karl Georg I.; naskiĝis la 4-an de februaro 1761 en Frankfurto ĉe Majno, mortis la 24-an de decembro 1803 en Meiningen) regis inter 1782 kaj 1803 la Duklandon Saksio-Meiningen en Germanujo. Li estis unu el la plej gravaj reprezentantoj de la meiningen-a dinastio kaj suverenis laŭ la modelo patrina obeante al la ideoj de klerisma absolutismo. Mecenate li ege meritis sur la kampoj de instruado, agrikulturo kaj forstado. Sin mem li kutimis nomi "unua servisto de la ŝtato".

Georgo la 1-a
Duko de Saksio-Meiningen
Lia duka moŝto Georgo la 1-a
Lia duka moŝto Georgo la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1761 (1761-02-04)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 24-an de decembro 1803 (1803-12-24) (42-jaraĝa)
en Meiningen
Religio luteranismo vd
Ŝtataneco Saksio-Meiningen vd
Familio
Dinastio Saksio-Meiningen vd
Patro Antono Ulriko de Saksio-Meiningen vd
Patrino Princess Charlotte Amalie of Hesse-Philippsthal vd
Gefratoj Karlo Vilhelmo Aŭgusto de Saksio-Meiningen • Princess Charlotte of Saxe-Meiningen • Amalia de Saksio-Meinigen • Princess Louise of Saxe-Meiningen vd
Edz(in)o Princess Louise Eleanore of Hohenlohe-Langenburg vd
Infanoj Adelajdo de Saksio-Meiningen • Ida de Saksio-Meinigen • Bernardo la 2-a de Saksio-Meiningen vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
Duko de Saksio-Meiningen
Dum 17821803
Antaŭulo Karlo Vilhelmo Aŭgusto, lia frato
Sekvanto Bernardo la 2-a, lia filo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Liaj gepatroj estis duko Anton Ulrich kaj princino Charlotte Amalie von Hessen-Philippsthal. La edukistoj estis la teologo kaj geologo Johann Ludwig Heim kiel ankaŭ Johann Georg Otto akompanonte lin kaj la fraton en la jaro 1775 ĉe la universitaton de Strasburgo. Ĝis 1779 regis la patrino kaj ĝis la frua morto de la pli maljuna frato Karl Wilhelm en 1782 li kunregis kun li, ĉar en Saksio-Meiningen ne ekzistis la kutimo de prefero pro unuenaskiteco. En 1779 li vokis al la kortego la komponiston J.F.A. Fleischmann.

En la 27.11.1782 li edzinigis en Langenburg princinon Louise Eleonore zu Hohenlohe-Langenburg kaj aranĝigis samjare la Anglan ĝardenon de Meiningen. Kun la frato li komencis la ŝanĝon de Meiningen je moderna kaj fortimpresa rezidejurbo; krome aliaranĝitis la komunumo Bad Liebenstein kaj (por la somertempo precipe) Kastelo Altenstein.

Per la fondo de forstakademio en Meiningen-Dreißigacker en 1800 povis ekflori la forstistado en la duklando. Li rezignis pri pompego okaze de la naskiĝo de la filo Bernardo uzante la ŝparitan monsumon por meti la fundamentan ŝtonon je lernejo, kiu malfermitis en 1821 sub la nomo Gimnazio Bernhardinum dum la regado de lia edzino. Krome Georgo fondis lernejon por malriĉuloj kun apuda laborejo kaj senkosta medicina traktado. Jam kiam li ekregis li malfermis la dukan bibliotekon kaj la artkolektojn al ĉiuj subuloj. Georgo ankaŭ interesiĝis pri la reformo de ekleziaj kutimoj: i.a. aboliciitis la pentofardevo por senedzaj freŝaj patrinoj. Kiel la frato, Georgo suferis je malsanoj dum la tuta vivo kaj mortis 42-jaraĝa pro torako-problemoj. Regis por la ankoraŭ malplenaĝa filo la vidvino Louise Eleonore.

Georgo estis membro de la framasonisma loĝio Charlotte zu den drei Nelken.

Infanoj redakti

Literaturo redakti

  • Johann Matthäus Bechstein, Joh. von Vierling: Lebensgeschichte Herzog Georg’s des Unvergeßlichen. En: Herzoglich S. Coburg-Meiningisches jährliches gemeinnütziges Taschenbuch, … Meiningen 1803.
  • Ludwig Hertel: Meiningische Geschichte von 1680 bis zur Gegenwart. En: Schriften des Vereins für Sachsen-Meiningische Geschichte und Landeskunde. 47. Heft, Hildburghausen 1904.
  • Herta Müller: Georg I. Herzog von Sachsen Meiningen. In: Detlef Ignasiak (eld.): Herrscher und Mäzene. Thüringer Fürsten und Hermenefred bis Georg II. Rudolstadt 1994.
  • Andrea Jakob: Herzog Georg I. von Sachsen-Meiningen: Ein Präzedenzfall für den aufgeklärten Absolutismus. Meininger Museen, ISBN 3-910114-06-7.

Eksteraj ligiloj redakti