Guanxiu

Budhana monaĥo, pentristo, poeto kaj kaligrafiisto

GuanxiuGuan Xiu (ĉine: simpligite 贯休; tradicie: 貫休; pinjine:Guànxiū; literumado de Wade-Giles: Kuan-hsiu; Esperante: Gŭanŝju) estis fama budista monaĥo, pentristo, poeto, kaj kaligrafiisto. Liaj plej elstaraj verkoj devenas de la Periodo de la Kvin Dinastioj kaj Dek Regnoj. La disfalo de la centra Tang-a registaro en 907 signifis, ke artistoj kaj metiistoj perdis siajn plej povohavajn patronojn.[1] La imperia Tang-a kortumo je sia apogeo inspiris oran epokon de literaturo kaj arto. La diversaj provincaj kortumoj, kiuj pretendis reprezenti daŭrigon de la tradicio de Tang-a regado, ankaŭ pretendis daŭrigon en la artoj kaj kulturo. La ŝtato de la antaŭa Ŝu agis kiel la tradicia okcidenta protektejo post kiam la Imperiesto Xuanzong serĉis rifuĝon tie dum la ribelo de An Shi en 755. Je la disfalo de la Dinastio Tang, io simila al eta Tang-a kortumo ekzistis ĉe Ĉengduo. Guanxiu alvenis al Ĉengduo en 901, kaj restis tie ĝis sia morto.

Guanxiu
Arahanto bildigita de Guanxiu
Arahanto bildigita de Guanxiu

Arahanto bildigita de Guanxiu
Persona informo
Naskiĝo 832
en Lanxi, Ĝeĝjango
Morto 912
en Ĉengduo
Ŝtataneco Dinastio Tang
Okupo
Okupo Budhana monaĥo, pentristo, poeto, kaligrafiisto
vdr

Wang Jian, la fondanta imperiestro de la Antaŭa Ŝu, donis al ili la honorigan titolon Granda Mastro de la Luno Chan (Chanyue Dashi), tamen li ankoraŭ konatiĝis per sia monaĥa nomo Guanxiu, kiu signifas "serion da benoj". Li estas fama pro siaj bildigoj de arahantoj, disĉiploj de la historia Budho, kiuj vivis malfacilajn sen-memindulgajn vivojn.[2] Li tamen ankaŭ konatiĝis pro siaj verkoj en poezio kaj skribadarto; eksterordinaraj verkoj ankaŭ ekzistas en ĉiuj tri formoj.

Post la morto de Guanxiu, Shi Ke eminentiĝis kiel Ĉan-a pentristo.

Arahantoj redakti

Guanxiu ĉefe estas fama pro sia bildigo de la dek ok arahantoj de Ĉina Budhismo. Ĉinaj artistoj estis bildigintaj ilin kun granda esprim-kapablo ek de la sesa jarcento; tamen oni opinias, ke la interpretoj de Guanxiu kaptas apartan dimension. Aro da dek ses arahantoj konserviĝas en la kolekto de la Japana Imperia Domanaro. Ĉi tiu kolekto portas surskribon, kiu datiĝas de 894. Ĝi diras, ke Guanxiu komencis la bildaron, dum li vivis en Lanxi, provinco Zhejiang.

Legendo diras, ke la arahantoj, ankaŭ nomataj "Luohan-oj", sciis pri la spertaj kapabloj de Guanxiu, kaj aperis al li dum sonĝo por peti, ke li pentru iliajn portretojn.[3] La pentraĵoj montris ilin kiel fremduloj, kun hirtaj brovoj, pendantaj vangoj, grandaj okuloj, kaj altaj nazoj. Ili sidis meze de pejzaĝoj, apogantaj sin kontraŭ pinarboj kaj ŝtonoj. Aldona temo en ĉi tiuj pentraĵoj estis, ke la arahantoj estis bildigitaj malkombite kaj strangaj, kio emfazas, ke ili estas vagabondoj kaj almozuloj, kiuj postlasis ĉiujn mondajn dezirojn. Kiam oni demandis Guanxiu-on, kiel li kreis la bildigojn, li respondis, "Estis dum sonĝo, ke mi vidis ĉi tiujn Diojn kaj Budhojn. Post kiam mi vekiĝis, mi pentris tion, kion mi vidis en la sonĝo. Do, mi supozas, ke mi povas nomi ĉi tiujn Luohan-ojn, 'Luohanoj dum sonĝo'."  Ĉi tiuj portretoj, pentritaj de Guanxiu, fariĝis la difinaj imagoj de la 18 Luohanoj en Ĉina Budhista ikonfarado, kvankam en moderna bildigo ili havas pli ĉinecajn trajtojn, kaj samtempe perdis la noteblegajn fremdajn trajtojn, interŝanĝe por pli emfazitaj vizaĝesprimoj. La pentraĵoj estis donitaj de Guanxiu al la Templo Shengyin en Qiantang (nuntempa Hangzhou), kie ili estas konservataj kun granda zorgo kaj ceremonia respektemo.[4]

La Ĉan-a Budhisma tradicio de pentrarto celis esprimi la freŝecon kaj forton de la intuicio de la artisto, kaj ankaŭ por registri momentojn de vero en la formo de Budhoj aŭ arahantoj.[5] Je la fino de la Dinastio Tang, Ĉan-aj pentristoj faris ege malkutimajn verkojn, el kiuj bedaŭrinde restas nur samtempaj priskriboj. Lia bildigo de la arahantoj montras pliigon de trajtoj, kiu estas preskaŭ kontraŭema. Ĉi tiu stilo estas tipe Ĉan-a. La pentraĵoj montras emfazon de la skeletecaj korpoj de la arahantoj kaj ostecaj vizaĝoj, kune kun la nekredebla aĝo de la saĝuloj.

Laŭ Max Loehr, la arahantoj de Guanxiu's reprezentas la fizikan enkorpigon de kontraŭ-Budhana persekutado en Ĉinio dum la oka jarcento. Ĉi tiu persekuto preskaŭ detruis la Budhisman establaĵon. La turmentitaj vizaĝoj montriĝas tiel, ke la arahantoj mem ŝajnas la postvivantoj de morto kaj detruo. En ĉina pentrarto, la temoj de doloro, suferado, kaj morto iom malofte estas montrita ekster Budhana arto.[2]

Vidu ankaŭ redakti

 
Pendanta rulpentraĵo farita de Guanxiu. Inko kaj koloro sur silko. El la kolekto de la Metropola Muzeo de Arto en Novjorko.

Notoj redakti

  1. Sullivan, Three Thousand Years of Chinese Painting, 88.
  2. 2,0 2,1 Sullivan, Three Thousand Years of Chinese Painting, 89.
  3. Roy Bates. (2007) 10,000 Chinese Numbers. Lulu.com.
  4. Susan Bush and Ilsio-yen Shih. (1985) Early Chinese Texts on Painting. Cambridge, MA, and London, p. 314.
  5. Sullivan, The Arts of China, 172.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti