Guddu Akvobaraĵo

Akvobaraĵo en Pakistano, sur la rivero Induso

La Guddu Akvobaraĵo (en urdua: گڈو بیراج‎) estas akvobaraĵo sur la Indusa rivero apud Kaŝmore en la provinco Sindo de Pakistano. Prezidento Iskander Mirza metis la fondo-ŝtonon de la Guddu Akvobaraĵo la 2an de februaro 1957. La akvobaraĵo estis finkompletigita en 1962 je kosto de 474.8 milionoj da rupioj kaj inaŭgurita de la Marŝalo Ajub Ĥan en 1962.

La Guddu Akvobaraĵo estas uzata por kontrolo de la akvofluo en Induso, por irigacio kaj inundo-kontrolo. La Guddu Akvobaraĵo estas 1350 m longa – kaj irigacias 12 000 km² de agrikulturaj kampoj de Sukur, Ĝakobabad kaj Larkana en la provinco Sindo, de la distrikto Nasirabado de la provinco Baluĉistano (Pakistano)|Baluĉio]] kaj de Kalat.

Ĝi havas elflukapablon de 34 000 m³/s. Ĝi estas pordo-kluza kontrolita akvobaraĵo kun fermejo de navigado. La akvobaraĵo havas 64 platformojn, po 18 m larĝajn. La maksimuma inundonivela alto de la Guddu Akvobaraĵo estas 8 m. La akvobaraĵo nutras kanalojn por Ghotki, Begari, Dezerto kaj Pat.