Haute-Vienne

franca departemento

Haute Vienne [ot vjen] (Supra Vienio) estas unu el la departementoj de la franca regiono Nova Akvitanio. La teritorio estas 5 520 km2 granda kaj havas 375 856 loĝantojn. La ĉefurbo estas Limoges [limoĵ] (Limoĝo). Haute Vienne estas ĉefe rura departemento, sed 38% de la loĝantaro koncentriĝas en la ĉefurbo.

Haute-Vienne
Insigno de Haute-Vienne
Situo de Haute-Vienne
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Nova Akvitanio
Numero 87
Prefektejo Limoges
Subprefektejoj Bellac
Rochechouart
Prezidanto de la
departementa konsilio
Jean-Claude Leblois
Prefekto Raphaël Le Méhauté
Statistikaĵoj
Loĝantaro 371 691 (2021)
Areo 5 520 km²
Loĝdenso 67 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 21
Komunumaroj 20
Komunumoj 200
vdr

La departemento sume enhavas 200 komunumojn. Ili dividiĝas al tri arondismentoj: arondismento Bellac, arondismento Limoĝo kaj arondismento Rochechouart.

Arondismentoj redakti

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Geografio redakti

La departemento konsistas el altebenaĵoj kaj profundaj valoj ofte kovritaj de arbaroj.

Ekonomio redakti

Ekonomio: agrikulturo (bredado, produkto de viando) - industrio (disvolviĝo de novaj teknologioj en Limoges).

Vidindaĵoj redakti

Natura kaj kultura patrimonio: arbaroj, lagoj kaj riveroj allogas multajn turistojn, kiuj volas ĝui la naturon kaj praktiki sportojn en natura kaj protektita medio. Tiuj, kiuj interesiĝas pri tradiciaj industrioj, vizitu la malnovajn fabrikejojn de porcelanaĵoj en Limoges.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti