Haveno de Roterdamo

La Haveno de Roterdamo estas la plej granda haveno de Eŭropo. Ĝi estas ĉe la urbo Roterdamo en Nederlando. Ekde 1962 ĝis 2004 ĝi estis la plej aktiva haveno de la mondo, aktuale superita nur de la Haveno de Singapuro kaj sekve de la Haveno de Ŝanhajo. En 2011, Roterdamo estis la dekunua haveno de konteneroj plej granda laŭ kvanto de manipulataj TEU[1]​ (2009: deka; 2008: naŭa, 2006: sesa). En 2012, Roterdamo estis la sesa haveno plej granda laŭ nombro de kargotunoj.[2]

Haveno de Roterdamo

emblemo

marhavenoorganizaĵo
Loko
Lando  Nederlando
Urbo Roterdamo
Geografia situo 51° 53′ N, 4° 17′ O (mapo)51.8854.2867Koordinatoj: 51° 53′ N, 4° 17′ O (mapo)
Haveno de Roterdamo (Nederlando)
Haveno de Roterdamo (Nederlando)
DEC
Haveno de Roterdamo
Haveno de Roterdamo
Situo de Haveno de Roterdamo

Map

Datenoj
Tipo Marhaveno
vdr
Haveno de Roterdamo.
Waalhaven

Kovrante areon de ĉirkaŭ 105 km², la Haveno de Roterdamo etendiĝas sur longo de 40 kilometroj. Ĝi estas komponita de la havena zono apartenanta al la historia urbokerno, inklude Delfshaven; la komplekso Maashaven-Rijnhaven-Feijenoord; la havenoj ĉirkaŭ Nieuw-Mathenesse; Waalhaven; Vondelingenplaat; Eemhaven; Botlek; Europoort, trans la Calandkanaal, Nieuwe Waterweg kaj Scheur (tiuj du laste menciitaj estas fakte pluigoj de Nova Mozo); kaj la rekuperita zono de Maasvlakte, kiu etendiĝas al la Norda maro.

Roterdamo estas en tre grava strategia areo, kunfluejo de la riveroj Rejno kaj Mozo. Tiu situo faris la urbon historia komuniknodo kiu veturigas la interŝanĝon de varoj inter Eŭropo kaj la cetero de la mondo, pere de riveraj, ŝoseaj kaj fervojaj ligiloj, kaj ĉefe transmare.

Notoj redakti

  1. Top 50 World Container Ports. Arkivigite je 2020-11-19 per la retarkivo Wayback Machine World Shipping Council
  2. «The world's 10 biggest ports». ship-technology.com. Konsultita la 7an de Decembro 2021.

Eksteraj ligiloj redakti