Heinz CONRADS (ĝis almenaŭ 1916: Heinz Hansal; naskiĝinta la 21-an de decembro 1913 en Vieno, mortinta samloke la 9-an de aprilo 1986 estis aŭstra aktoro, moderigisto kaj interpretisto de popolkantoj tradiciaj vienaj. Li estis granda fanatikulo de la futbalklubo Rapid Wien.

Heinz Conrads
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1913 (1913-12-21)
en Vieno
Morto 9-an de aprilo 1986 (1986-04-09) (72-jaraĝa)
en Vieno
Tombo tombejo Hietzing en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Memorigilo Heinz Conrads
Okupo
Okupo televida prezentisto • radio-prezentisto • teatra aktoro • filmaktoro
vdr
Monumento por Heinz Conrads en Wien-Penzing

Vivo redakti

Conrads trejnitis kiel ĉarpentisto kaj jam frue aktoris ĉe diversaj kluboj teatraj En 1933 li iĝis profesia soldato (radia komunikado) pro manko de aliaj dungiĝoj. Paralele li gvidis festojn porkamaradajn. Dum la Dua mondmilito li ĝuis trejnadon aktoran kaj havis la premieron surscenejan en 1942 ĉe la teatrejo "Wiener Stadttheater". Dum la kampanjo kontraŭ Pollando (1939) li gravege malsaniĝis kaj pro tio oni hejmensendis lin al Vieno.

Postmilite li kantadis kaj distre gvidadis dum diversaj distraj vesperoj aŭ modparadoj. En decembro 1945 oni venigis lin al la fama Kabaredo Simpl, kie li restis ĝis 1948. En 1950 li revenis tien (ĝis 1955). Krome li aktoris ĉe diversaj teatrejoj kaj en kelkaj filmoj.

Ekde 1960 li dediĉis sin al engaĝiĝo televida kaj radifonia. Tio komenciĝis jam en februaro 1946 per la elsendo dimanĉmatena "Was machen wir am Sonntag, wenn es schön ist?". Dum 40 jaroj daŭris tiu ĉi engaĝiĝo (ĝis 9.2.1986); la nomo de la rekte elsendata elsendo estis poste ŝanĝita al "Was gibt es Neues hier in Wien?" kaj en 1953 al "Was gibt es Neues?". Akompanis lin piane Gustav Zelibor, Norbert Pawlicki, Karl Wimmer kaj Carl de Groof.

Televide li furoris per "Guten Abend am Samstag". Ekde la 1970-aj jaroj li ofte aktoris la rolon de Frosch en la opereto Die Fledermaus de Johann Strauß, ofte ĉe la operejo "Wiener Volksoper".

Filmaro (elekto) redakti

Literaturo redakti

  • Schenz, Marco (eld.): Heinz Conrads - Guten Abend, die Madln, Servas, die Buam! Erinnerungen an einen Volksliebling, 3-a eldono, Amalthea, Wien-München 1987
  • Huber, Wolfram: Das Phänomen Heinz Conrads. Eine Annäherung, Edition Va Bene, Wien 1996

Eksteraj ligiloj redakti