Himeto, en greka Υμηττός, estas montaro en la areo de Ateno en Atiko, Orienta Centra Grekio.

La alto estas 1,026 m ĉe Evzonas kaj la longo estas 16 km inter Ateno kaj la Sarona Golfo kaj 6 al 7 km el oriento al okcidento. En la antikvaj tempoj, la plej alta punkto estis konata kiel Mega Ymittos (Granda Himeto) kaj la suda Elattona (Ελάττονα) kaj Anydro Ymitto (Άνυδρο Υμηττό) (nuntempe Mavrovouni (Μαυροβούνι signife nigra monto) kaj Kontra (Κόντρα)). Ĝi estis notita pro sia mielo el timiano. Marmoro estis elfosita ekde antikveco. Plej el la arbaro estas en la nordo, kaj multo el la monto estas rokeca, senarbarigita, herbeca kaj el kalkoŝtono.

Ĉefaj kampusoj de la Universitato de Ateno kaj la Nacia Teknika Universitato de Ateno (kolektive nomata "Universitata Urbo") estas situa en la okcidenta deklivo, inter la Aŭtoŝoseo 64, ringa vojo konektita kun la Aŭtoŝoseo 6. Preskaŭ ĉio el Ateno, ties orientaj ĉeurboj kaj la nova flughaveno, povas esti vidata el la montopinto kun la montoj Parnizo nordokcidente, Penteliko norde kaj Aegaleo okcidente.