Hipostaza unuiĝo

je kristanismo, la unuiĝo de la du naturoj (homa kaj dia) de Kristo en unu hipostazo

Hipostaza unuiĝo (antikve-greke ἕνωσῐς κᾰθ’ ὑ̆πόστᾰσῐν, hénōsis kath hupóstasin, latine ūniō hypostatica) estas teknika termino de la kristana teologio, uzata en la tradicia kristologio por priskribi la union de la dieco kaj homeco de Kristo en hipostazo. [1]

La unua koncilio de Efezo rekonis tiun doktrinon kaj reasertis ĝian gravecon, subtenante ke la homeco kaj dieco de Jesuo Kristo estas en unio nivele de la naturo kaj ne nivele de la hipostazo en la Logos.[2]

Hipostazo redakti

La termino hipostazo estis uzita kiel teknika termino jam antaŭ ol la kristologiaj debatoj de la 4-a kaj 5-a jarcentoj. Dekomence ĝi aperis en la greka filozofio, aparte en stoikistoj.[3][4]

Hipostazo jam estis uzita en la Nova Testamento reflektante iamaniere la postan teknikan signifon, aparte en la pasaĵo 2,3 de la epistolo al la hebreoj, kvankam ĝi povas esti tradukita laŭlitere per "substanco", kio kreis ian konfuzon,[5] tiel ke nun ĝi estas ofte tradukita per "ekzisto". Ĝi aludas realan kaj konkretan ekziston, en kontrasto kun la abstraktaj platonaj kategorioj (vidu lian teorion pri la ideoj).

Historio redakti

Apolinario de Laodikeo estis la unua uzanto de la termino hipostazo provante plipenetri kaj logike difini la enkarniĝon .[6] Apolinario priskribas la union (unuiĝon) de la dia kaj homa en Kristo kiel unika naturo kun unika esenco – unika hipostazo.

Nestorianismo de Teodoro de Mopsuestio transiris al alia direkto, asertante ke en Kristo kunekzistas du naturoj (dufizikismo), homa kaj dia, kun du hipostazoj (laŭsence de "esenco" aŭ "persono"). [7]

La difino de Kalcedono akordiĝis kun tiu de Teodoro rilate la du naturojn en la Enkarniĝinto. Tamen, la koncilio de Kalcedono volis ke estu uzata ankaŭ la termino “hipostazo” ĉar ĝi estis difina elemento en la Triunuo: por indiki la personon kaj ne la naturon, malsame ol la difino de Apolinario. La koncilio, fakte, instruas ke en Kristo kunekzistas du naturoj: ĉiu konservas siajn prerogativojn kaj propraĵojn kaj kununuiĝas en unika persono (εἰς ἓν πρόσωπον καὶ μίαν ὑπόστασιν, eis hèn prósōpon kaì mían hypóstasin).[8] Ĉar la preciza naturo de unio-unuiĝo estas nekomprenebla al la homa menso, la hipostaza unuiĝo estas indikata ankaŭ per la sintagmo "mistika unio". Iuj Orientaj ortodoksaj eklezioj, post la forĵeto de la kalcedona kredo, estis konsiderataj herezaj. En nia epoko ili akceptis novajn formulojn, kiuj identiĝas aŭ alproksmiĝas al tiu de Kalcedono.[9]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Lewis Sperry Chafer, Systematic Theology, 1993, pp. 382-384. ISBN 0-8254-2340-6
  2. Vidu en la agoj de la komcilio "Concilio di Efeso" itale
  3. R. Norris, "Hypostasis," in The Encyclopedia of Early Christianity, cur. E. Ferguson. New York: Garland Publishing, 1997, s.v.
  4. Aristotelo, "Mund.", IV, 21.
  5. Placher William, A History of Christian Theology: An Introduction, 1983, Philadelphia, Westminster Press |id=ISBN 0-664-24496-3 , p.78–79,
  6. Gregorio de Nyssa, Antirrheticus adversus Apollinarem.
  7. "Theodore" in The Westminster Dictionary of Christian History, cur. da J. Brauer, Philadelphia: Westminster Press, 1971.
  8. Denzinger, ed. Bannwart, 148.
  9. "Unity Faith and Order - Dialogues - Anglican Oriental Orthodox".

Bibliografio redakti

  • Matteo Andolfo, Plotino. Struttura e fondamenti dell'ipostasi del «Nous», Vita e Pensiero, Milano 2002 ISBN 8834309189
  • Matteo Andolfo, L'ipostasi della «Psyche» in Plotino. Struttura e fondamenti, Vita e Pensiero, Milano 1996 ISBN 8834308638
  • Antonio Fiozzo, Spiritualità trinitaria, Rubbettino, Soveria Mannelli 2005
  • R. Norris, "Hypostasis," in The Encyclopedia of Early Christianity, curata da E. Ferguson, Garland Publishing, 1997
  • Paul Tillich, Teologia sistematica, 4 voll., Claudiana, Torino 1996-2006
  • Tommaso d'Aquino, Summa Theologiae, San Paolo edizioni, 1999
    • Katolikaj enciklopedioj:
  • Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • Catholic_Encyclopedia