Howard Culver

usona aktoro

Howard CULVER (4-an de junio 1918 — 4-an de aŭgusto 1984) estis usona aktoro de radio kaj televido.

Howard Culver
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1918 (1918-06-04)
en Koloradio
Morto 4-an de aŭgusto 1984 (1984-08-04) (66-jaraĝa)
en Honkongo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Culver kreskis en Los-Anĝeleso, kaj li unue aŭdiĝis kiel radiaktoro en CBS dum li estis adoleskanto.

Li militservis en la mararmeo dum tri jaroj dum la Dua Mondmilito.

Post la milito li daŭris sian karieron kiel aktoro en radio en San Francisco kaj Hollywood.

Li debutis en televido per Apartment 4A en 1948 kaj en kino per Tension at Table Rock (1956). Li partoprenis filmojn The Black Whip kaj Hot Car Girl, krom televidaĵoj kiel Perry Mason, Hotel de Paree kaj Zane Grey Theater.

En 1960-aj jaroj li aktoris ĉe televidserioj The Twilight Zone, The Untouchables, The Time Tunnel, Voyage to the Bottom of the Sea, Land of the Giants, Star Trek, The Doris Day Show, inter aliaj krom kinfilmo The Computer Wore Tennis Shoes.

Dum la 1970-a jaroj li aperis en televidserioj Mannix, The Virginian, Gunsmoke kaj Barnaby Jones inter aliaj, kaj ankaŭ en kinfilmoj kiel The Barefoot Executive, The Million Dollar Duck, Shampoo, The Bad News Bears, Brigham kaj The Swarm.

En komenco de 1980-aj jaroj, tuj antaŭ sia morto, li aktoris en televidserioj kiel CHiPs kaj Buck Rogers in the 25th Century, krom kinfilmoj Guyana Tragedy: The Story of Jim Jones kaj Halloween II. Lia lasta laboro estis en televidfilmo The Night the Bridge Fell Down.