Hurid-urarta lingvaro

La Hurid-urarta lingvaro estas formortinta lingva familio de la Antikva Proksima Oriento, konsistante nur el du konataj lingvoj: la hurida lingvo kaj la urarta, kiuj ambaŭ estis parolitaj ĉirkaŭ la montoj Taŭruso.

Hurid-urarta estis rilata nek al la ŝemida (branĉo de afrik-azia, kiel la aramea, la amorea aŭ la akada) nek al la hindeŭropaj lingvoj (kiel hitita, persaarmena) de la regiono.

Igor Diakonov, Fritz Hommel, kaj aliaj sugestis ligojn inter la hurid-urartaj lingvoj kaj la nordorientaj kaŭkazaj lingvoj, kondukante al la propono de la alarodana lingva familio. Pluraj studoj argumentas ke la ligo estas verŝajna. Aliaj akademiuloj, aliflanke, dubas ke la lingvofamilioj estas rilatitaj, aŭ kredas ke, dum ligo estas ebla, la indico estas malproksima.

La nebone atestita kasida lingvo eble estis rilata al hurida lingvo.

Uzo redakti

Hurida estis la lingvo de la Huridoj, kaj estis parolata en la nordaj partoj de Mezopotamio kaj Sirio kaj la sudorientaj partoj de Anatolio inter almenaŭ la lasta kvarono de la 3-a jarmilo a.K kaj ĝia formorto je la fino de la 2-a jarmilo a.K. Ekzistis pluraj hurid-parolantaj ŝtatoj, el kiuj la plej elstara estis la regno Mitanni (1450-1270 aK).[1] Oni ankaŭ proponis, ke du malgrandaj konataj grupoj, la Nairi kaj la Mannae, eble estis urartaj parolantoj, sed ĉar malmulte oni scias pri ili, estas malfacile eltiri iujn konkludojn pri kiuj lingvoj ili parolis. Krome, la Kasida lingvo eble estis rilatita al Hurid-urarta. Francfort kaj Tremblay surbaze de la akada laŭteksta kaj arkeologia indico, proponis identigi la regnon Marhaŝi kaj Antikva Margiana. La personaj nomoj de Marhaŝidoj ŝajnas indiki orientan varianton de Urarto aŭ alian lingvon el la hurid-urarta lingva familio.[2][3]

Ekzistis ankaŭ forta hurida influo sur hitita kulturo en antikvaj tempoj, tiel ke multaj huridaj tekstoj estas konservitaj de hititaj politikaj centroj. La "malnova hurida" vario estas konata de kelkaj fruaj reĝaj surskriboj kaj de religiaj kaj literaturaj tekstoj, precipe de hititaj centroj.[4]

Urarta estas atestita de la malfrua 9-a jarcento ĝis la malfrua 7-a jarcento a.K kiel la oficiala skriba lingvo de la stato Urarto kaj probable estis parolita de la plimulto de la loĝantaro en la montaraj regionoj ĉirkaŭ Lago Van kaj la alta Zab-valo. Ĝi disiĝis de la urarta proksimume komence de la dua jarmilo a.K.[5]

Igor Diakonov akceptas hurid-urartan etimologion kiel kredeblan por dek tri leksemoj en malnova armena lingvo.[6][7]

Referencoj redakti

  1. Diakonoff, I. M. The Pre-History of the Armenian People tr. Lori Jennings with revisions by author. Delmar, New York 1984.
  2. Vyacheslav V. Ivanov (1999). Comparative Notes on Hurro-Urartian, Northern Caucasian and Indo-European* (angle) (PDF). Program in Indo-European Studies, Humanities Division, UCLA College, p. 116. Arkivita el la originalo je 2018-09-24. Alirita 2024-03-22.
  3. Sergei A. Starostin: Igor M. Diakonoff, Hurro-Urartian as an Eastern Caucasian Language Munich: R. Kitzinger, 1986.
  4. Greppin, John AC. "The Urartian Substratum in Armenian" Bulletin of the Georgian National Academy of Sciences 2:2:134-137 (2008), http://science.org.ge/old/2-2/Grepin.pdf
  5. Smeets, Rieks "On Hurro-Urartian as an Eastern Caucasian language." Bibliotheca Orientalis XLVI' (1989): 260-280.
  6. Zimansky, Paul "Urartian and Urartians." The Oxford Handbook of Ancient Anatolia (2011): 556.[1]
  7. Thomas V. Gamkrelidze, T.E. Gudava "Caucasian Languages." Encyclopaedia Britannica (1998): [2]