Ibn Zuhr (1094-1162), latinigita kiel "Avenzoaro", Abhomeron kaj Abumeron, estis araba kirurgo, kuracisto kaj poeto. Li apartenis al familio de erudiciuloj kaj kuracistoj el la araba tribo de Iyad kiu establiĝis en la maŭra regiono de Hispanio en la 10-a jarcento aŭ antaŭ. Tiel kiel sia patro, Ibn Zuhr servis al la murabita dinastio (1090-1147) en Hispanio kaj estis vokata por servi en la palacon de sia patrono ’Alī ibn Tashfīn (kiu regis inter 1106-1143) en Marakeŝo, Moroko.

Avenzoaro
Araba kuracisto, kirurgo, poeto el la Galena skolo. Li influis sur la Medicino de Averroes, Maimonido, Petro de Abano kaj Gi de Ŝoliako.
Araba kuracisto, kirurgo, poeto el la Galena skolo. Li influis sur la Medicino de Averroes, Maimonido, Petro de Abano kaj Gi de Ŝoliako.
Persona informo
Naskiĝo 1094
en Sevilo, Almoravida imperio, nuna Hispanio
Morto 1162
en Sevilo, Almoravida imperio, nuna Hispanio
Religio islamano vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Tajfo de SeviloAlmoravidoj • Almohadoj vd
Profesio
Okupo kuracistoapotekisto • nutradisto vd
Laborkampo poeto • kuracistomedicino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Avenzoaro estis samtempulo de Averroes (1126-1198) kaj Ibn Tufail (1110-1185) kaj unu el la plej alte konsideritaj kuracisto de sia epoko. Liaj ĉefaj verkoj estis tradukitaj en la latinan kaj hebrean kaj tre influis la progreson de la kirurgio. Li same plibonigis la kirurgian kaj medicinan konadon alportante la solvon por la diversaj malsanoj kaj diversaj traktadoj. Avenzoaro plenumis la unuan eksperimentan trakeotomion en iu kapro. Onidire li faris unu el la unuaj priskriboj pri la bezoaraj ŝtonoj[1] kiel kuracajn erojn.

Biografio redakti

 
Avenzoaro, plej detale ol siaj antaŭuloj, priskribis la mediastinajn tumorojn. Bildo:Mediastino, blukolorigite, estas la kavo kiu apartigas la pulmojn disde la resto de la brusto.

Laŭŝajne, kiel rezulto de miskompreno, lia patrono insultis Avenzoaron kaj eksigis lin el lia posteno ĉirkaŭ 1141, kaj metis lin en malliberejon. Rezulte de la multaj malbontraktoj kiujn li suferis, Avenzoaro retenis kaj la fizikajn cikatrojn kaj la malbonajn sentojn post sia eventuala pardono kaj liberigo. Tiamaniere ke, kiel li diras en siaj postaj skribaĵoj, ne estis malfacile, post la falo de la Murabitoj, establi amikecon kun iliaj malamikoj, la Almohadoj. La nova reganto, Abū Muhammad ʿAbd al-Muʿmin (mortis 1163) bonvenigis Avenzoaron kaj indikis lin ne nur kiel kortega kuracisto sed ankaŭ kiel konsilisto-veziro. Avenzoaro dediĉis al li du verkojn: lia traktado "al-Tiryāq alsab īnī" kaj alia "Kitab al-Aghdhiya".

Dum tiu periodo, Avenzoaro akumulis multan prestiĝon kaj riĉaĵon kaj iĝis tre intima amiko de Averroes al kiu li dediĉis lia plej konata libro "Al-Taysīr fil-Mudāwāt wal-Tadbīr". Averroes petis al Avenzoaro verki ĉi-libron pri la traktado de apartaj malsanoj de la korpo-organoj kaj la terapiaj metodoj. Li ankaŭ kompilis alian verkon "al-Kulliyyät" pri la ĝeneralaĵoj de la medicino kiel suplemento al la "al-Taysīr", kiel li klarigas en ĝia enkonduko.

La filino de Avenzoaro iĝis unu el la plej konataj akuŝistinoj en Islamo, kaj unu filo iĝis kuracisto, poeto kaj beletristo. En unu okazaĵo, kiam Avenzoaro estis for el sia posteno, lia nevo traktis la pacienton. Rekone al la bonega plenumado de sia nevo, kaj por enkuraĝigi lin, Avenzoaro dediĉis al li la verkon "al-Tadhkira" pri terapeŭtiko, febroj kaj la zorgema uzo de laksigiloj, kiu estas konsiderataj venenaĵoj kiam misuzitaj.

Post brila kariero kiel medicina instruisto, praktikado kaj skribado, Avenzoaro mortis pro maligna tumoro kaj sepultiĝis ekster la venko-pordego, en Sevilo. Li plenumis konsiderindan influon sur la Okcidenta kaj la Araba Medicino, post kiam liaj verkoj estis tradukitaj kaj vaste cirkulis en la latina kaj hebrea. Kvankam li estis sincera sekvanto de Hipokrato kaj Galeno, li disvolvis sennombrajn originalajn ideojn per sia medicina eksperimentado kaj observado. Avenzoaro verkis pri la terapeŭtikaj valoroj de la bonaj dietoj kaj pri la antidotoj kontraŭ la venenoj, kaj avertis kontraŭ la senkontrola uzo de laksigiloj en la traktado de malsanuloj, kiuj bezonis kuracajn medicinaĵojn, ne "venenaĵojn". Li instigis kuracistojn al la uzado de moderaj medicinaĵoj kaj observado de la reakcioj de la pacientoj, ĉefe dum la unuaj tri tagoj. Se la drogo estus konsiderata utila, pli grandaj dozoj tiam povus esti administritaj. Li klarigis ke drogoj miksitaj kun mielo aŭ sukero estis transportitaj en la hepaton, kiu siavice reakciadis kun ĉi-substancoj.

Ibn Zuhr, plej detale ol siaj antaŭuloj, priskribis la mediastinajn tumorojn, kaj la aperon de abscesoj sur la perikardio, la paralizojn de la faringo, skabion, inflamojn de la meza orelo[2], kaj la intestajn eroziojn. Li ankaŭ rekomendis la trakeotomion, unue priskribitan kaj ilustritan de Abū al-Qāsim Khalaf ibn al-‘Abbās al-Zahrāwī, preskaŭ unu jarcento kaj duono antaŭe, artefaritan nutradon per la ezofago aŭ la rektumo, kaj la uzon de malvarma akvo por reduktado de febroj. Avenzoaro rimarkis la nocecon de la aero venanta el la marĉoj, kaj kiel Hunajn ibn Ishak (809-873), kompetenta tradukisto de Galeno, li elstarigis la gravecon de pura kaj bona aero por la sano. Kiel klinikisto kaj medicina terapeŭto, li estis unu el la plej bonaj kuracistoj dum la maŭra Hispanio, kaj lia influo sur la Okcidenta Medicino daŭrigis ĝis la Renesanco. La juda kuracisto kaj filozofo Maimonido admiris lin kaj priskribis lin kiel "unika en lia epoko kaj unu el la grandaj saĝuloj de la pasinteco". Maimonido ĉiam menciis Avenzoaron en siaj medicinaj tekstoj. Averroes laŭdis lin kiel la plej granda kuracisto ekde Galeno. Ambaŭ liaj filinoj kaj nevinoj ankaŭ iĝis kuracistinoj, specialigitaj en obstetriko.

Verkaro redakti

  • Kitab al-Iqtisad aŭ La libro pri modereco.
  • Kitab al-Aghdhiya aŭ La libro pri la nutraĵoj.
  • Al-Taysīr fil-Mudāwāt wal-Tadbīr ("La libro pri simpligado rilate al terapeŭtiko kaj dieto"), latinigita al "Liber Teisir, sive, Rectificatio medicationis et regiminis des Paravicius".
  • Abhomeron Abynzohar, 1514
  • Galeni operum omnium sectio prima (-octava) Galeno
  • Omnia Cl. Galeni opera, 1542
  • Abhomeron Geminū de medica facultate opus alterū Abhomeron Abynzohar, 1531
  • Liber Theizir dahalmodana vahaltadabir, 1553
  • Abhomeron Abynzohar. Colliget Auerroys, 1476
  • Al-Tiryaq al-Sabini ("Pri la antidotoj")
  • Fi Illat al-Kila ("Pri la malsanoj de la renoj")
  • Fi Illat al-Baras wa al-Bahaq ("Pri la lepro kaj vitiligo")
  • Al-Tadhkirah ("Pri la rememoraĵoj")
  • Fi al-Zinah ("Pri la beatigo")

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Bezoaraj ŝtonoj ests maso aŭ konkretaĵo trovata en la gastrointesta sistemo de remaĉuloj, sed tio ankaŭ okazas ĉe aliaj bestoj tiaj kiaj la homoj.
  2. Meza orelo estas la interna parto de la timbalo kaj ekstera parto de la ovala fenestro de la interna orelo.