Ignác Gálffy [gAlfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gálffy Ignác estis hungara instruisto, arkeologo. Lia nobela antaŭnomo estis szombatfalvi.

Memortabulo pri Ignác Gálffy

Ignác Gálffy [1] naskiĝis la 1-an de februaro 1859 en Szombatfalva (nuntempa urboparto de Odorheiu Secuiesc en Rumanio). Li mortis la 10-an de julio 1940 en Miskolc.

Biografio redakti

Ignác Gálffy frekventis gimnazion en Székelyudvarhely, poste li plulernis en Universitato de Budapeŝto ekde 1878. Li ekinstruis en Dés en 1880, en Miskolc en 1891. Baldaŭe li fondis komercistan faklernejon, li estis la unua lernejestro. Li fondis ankaŭ muzean arkeologian societon en Miskolc. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo, la unua edzino naskis 3 gefilojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • ’’A miskolczi ipariskola története és szervezete 1875–1885’’ (1885)
  • ’’Közönséges számtan’’ (1891)
  • ’’Közművelődési egyesületeink feladatairól’’ (1905)
  • ’’Csak magunkban bízhatunk’’ (1927)

Memorigiloj redakti

  • strato en Miskolc
  • premio al tiuj, kiuj multe strebis por Miskolc

Fontoj redakti