Igor GALAJĈUK (naskiĝis en 1956 apud Monastiriska) estas kirurgo-kancerologo, doktoro de medicino kaj esperantisto. En 1979 I. Galajĉuk finis la Ternopilan Ŝtatan Medicinan Instituton (nun — Ivan Horbaĉevskij Ternopila Nacia Medicina Universitato), de tiu tempo lia scienca, kurac-praktika kaj socia agado estas ligita kun Ternopilo.

Igor Galajĉuk
Persona informo
Naskiĝo 15-a de julio 1956
en Ternopila provinco, Ukraina SSR, Sovetunio
Lingvoj ukrainaEsperantorusaangla
Ŝtataneco Ukrainio
Alma mater Faculty of Medicine of Ternopil National Medical University
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Scienca agado redakti

  • 1990 - defendis disertacion por scienca grado Kandidato de Medicino.
  • 2005 - Doktoro de Medicino.
  • de 1985 - partoprenanto de multaj internaciaj sciencaj konferencoj de kancerologio kaj kancer-kirurgio.

Esperanto-agado redakti

  • 1979 - esperantistiĝo.
  • 1980-1983 - la unua prezidanto de la Ternopila urba Esperanto-societo "Amikeco".
  • 1989 - kunfondinto de Ukrainia Esperanto-Asocio.
  • 1992 - partoprenanto de 77-a UK 1992, Vieno.
  • 1995 - ĉeforganizanto de la 10-a Internacia E-konferenco de medicinistoj, Ternopilo, Ukrainio.
  • 1996 - Ŝinoda-premio (Universala Medicinista Esperanto-Asocio).
  • 1996 - Premio Pirlot (Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino).
  • De 2006 - prezidanto de Ternopila EK "Spinosfloro".
  • 2007 - ĉeforganizanto de scienca konferenco omaĝe al Miĥajlo Jurkiv – aŭtoro de la plej unua E-lernolibro por ukrainoj, Ternopilo.

Eksteraj ligiloj redakti