In God we trust

devizo de Usono

"In God We Trust" (trad. Dion ni fidas) estis adoptita kiel la oficiala devizo de Usono en 1956 kiel alternativo aŭ anstataŭo de la neoficiala moto de E pluribus unum, kiu estis adoptita kun la Blazono de Usono kiu estis kreita kaj adoptita en 1782.[1][2] Sekularistoj esprimis kontraŭon al ties uzado, kaj postulis la forigon de la religia referenco el la valuto.[3]

"In God we trust" surdorse de dudekdolara monbileto.
Averso de la dolarkvarona monero kun la vizaĝo de George Washington kaj la devizo In God We Trust.

"In God we trust" unuafoje aperis en usonaj moneroj en 1864[4] kaj estas aperinta en papervaluto ekde 1957. Laŭ leĝo pasita de la 84a Kongreso (P.L. 84-140) kaj aprobita de la Prezidento en la 30a de Julio 1956, la Prezidento aprobis Joint Resolution de la 84a Kongreso, deklarante IN GOD WE TRUST kiel nacia devizo de Usono. IN GOD WE TRUST estis unuafeje uzata sur papermono en 1957, kiam ĝi aperis en unudolara arĝenta atestilo. La unua papervaluto portanta tiun devizon eniris en cirkulado en la 1a de Oktobro 1957 [5]

Ĝi estas ankaŭ la moto de la usona ŝtato Florido. Ties hispanlingva ekvivalento, En Dios Confiamos, estas unu el la devizoj de la Respubliko Nikaragvo.[6]

Notoj redakti

  1. (1951) Annual report - American Civil Liberties Union, Volume 5. American Civil Liberties Union. “In 1956, an official national motto was adopted, "In God We Trust," replacing the unofficial "E Pluribus Unum."”.[rompita ligilo]
  2. (24a de Marto 2010) Refiguring Mass Communication: A History. University of Illinois Press. “He held high the Declaration of Independence, the Constitution, and the nation's unofficial motto, e pluribus unum, even as he was recoiling from the party system in which he had long participated.”.
  3. 12a de Marto 2010 (2010-03-12). Atheist in battle to remove 'In God We Trust' from US currency. Telegraph. Alirita 2014-02-04.
  4. U.S. Department of the Treasury. (2011) "History of 'In God We Trust'" www.treasury.gov. Lasta aliro en 02-19-2012.
  5. U.S. Department of the Treasury. (2011) "History of 'In God We Trust'" www.treasury.gov. Lasta aliro en 11-6-2011.
  6. Kiel montrite en la kordovo (monbiletoj kaj moneroj); vidu ekzemple Banco Central de Nicaragua Arkivigite je 2012-05-06 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti