Integra naturrezervejo de Lago Preola kaj Rondaj Gorgoj

Koordinatoj: 37° 36′ 57″ Nordo 12° 38′ 58″ Oriento / 37.6158 °N, 12.64955 °O / 37.6158; 12.64955 (mapo)

La integra naturrezervejo Lago Preola kaj Rondaj Gorgoj (itale Riserva naturale integrale Lago Preola e Gorghi Tondi) estas regiona naturrezervejo de Sicilio, fondita en 1998[1]. Ek de 2011 ĝi agnoskiĝis kiel Ramsar malsekejo[2].

Integra naturrezervejo
Lago Preola kaj Rondaj Gorgoj
itale: Riserva naturale integrale Lago Preola e Gorghi Tondi
regiona parko
Lando Italio Italio
Regiono Sicilio
Distrikto Provinco de Trapanio
Komunumo Mazara del Vallo
Areo 335,62 km² (33 562 ha)
Estiĝo 1998
Ĉefulo WWF
Vikimedia Komunejo: Riserva naturale Lago Preola e Gorghi Tondi
Retpaĝo: http://www.wwfpreola.it/

Historio

redakti

Jam defendita ek de 1981 je la regiono Sicilio, iĝis naturrezervejo en 1998. En julio 2011 la ministerio pri Medio agnoskis ĝin malsekejo, defendita laŭ la Ramsar-Interkonsento[2], kune kun proksimaj malsekejoj de Kabo Feto.

Teritorio

redakti

Ĝi etendiĝas en la komunumo de Mazara del Vallo. Ĝi havas la Lagon Preola, la Lagon Murana kaj tri rondajn lagetojn de karsta origino: Alta, Meza kaj Malalta Gorgo.

Flaŭro

redakti

Estas diferencaj specoj de orkidacoj, anemonoj, asfodeloj, lekantetoj, taraksakoj.

Faŭno

redakti
 
Emys trinacris

Estas multaj specoj de akvobirdoj. Tie estas marĉaj cirkuoj, buteoj, turfalkoj, upupedoj, kaj en Malalta gorgo ankaŭ fulikoj, galinoloj, platbekaj anasoj, brunkapaj anasoj, krekoj, malgrandaj greboj kaj marĉanasoj. Dum migradoj oni videblas malgrandajn botaŭrojn, purpurajn ardeojn kaj grizajn ardeojn.

Inter reptilioj oni rimarkigas populacion de marĉaj sicilaj testudoj (Emys trinacris)[3].

Referencoj

redakti
  1. Ofica listo de protektitaj areoj (EUAP) (PDF). Arkivita el la originalo je 2012-10-21. Alirita 23-a de marto 2012. itale
  2. 2,0 2,1 Dekreto de la 28-a de junio 2011 - Indiko de RAMSAR areoj en la komunumoj Mazara del Vallo, Petrosino kaj Campobello di Mazara, en la provinco de Trapani.. Arkivita el la originalo je 2011-11-26. Alirita 23-a de marto 2012. itale
  3. D'ANGELO Stefania, GALIA Francesco, LO VALVO Mario. Biometric characterization of two Sicilian pond turtle (Emys trinacris) populations of south-western Sicily (PDF). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 23-a de marto 2012. angle