Islama Internacia Brigado

La Islama Internacia Brigado (ruse Исламская международная бригада), ankaŭ konata kiel "islama internacia packonserva brigado" (ruse Исламская международная миротворческая бригада, mallonge ИММБ) aŭ "islama packonserva armeo", estis la nomo de internacia islamisma muĝahida milita organizaĵo,[1][2] fondita en 1998.

Islama Internacia Brigado
terorisma organizaĵo
Komenco 1998 vd
vdr

La brigado konsistis el inter 400 kaj 1 500 aktivuloj, plejparte dagestananoj estas (plejparte avaroj kaj dargoj), samkiel ĉeĉenoj, araboj, turkoj kaj aliaj eksterlandaj batalantoj.

Ĝiaj ĉefoj, kiuj mem donis al si la titolon emiroj, estis la araba muĝahido Ibn Al-Ĥattab (arabe ثامر صالح عبد الله) kaj ĉeĉeno Ŝamil Basajev. La brigado estis aktiva en la milito en Dagestano de 1999, kiu komenciĝis per invado de la brigado. Tie multaj el ĝiaj membroj estis mortigitaj aŭ kaptitaj de rusiaj armeaj unuoj. Plej multaj el la ceteraj membroj poste batalis en la Dua Ĉeĉenia milito, en kiu ĝiaj iamaj gvidantoj mortis (Al-Ĥattab en marto 2002 kaj Basajev en julio 2006).

Referencoj redakti