István Tibor Ughy

UGHY István Tibor [ugi] estas rumanuja hungara pentristo kaj grafikisto. Li naskiĝis la 25-an de julio 1938 en Cristuru Secuiesc. Li estas patro de pentristo Miklós Ughy kaj de skulptisto, industriartisto Levente Ughy.

Biografio redakti

István Tibor Ughy inter 1957-63 finis en la fako pri pentrarto de Altlerneja Artakademio Ion Andreescu en Kluĵo. En Şimleu Silvaniei li laboris kiel arta gvidanto, poste li instruis ekde 1964 en Reghin. En la 1970-aj jaroj li laboris en sia naskiĝurbo ĉe la loka muzeo. En 1989 li translokiĝis Hungarujon kun sia familio kaj ekde 1990 li estis kunlaboranto de la muzeo en Pápa.

Libro redaktita redakti

Fonto redakti