János Manninger [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Manninger János estis hungara fotisto-raportisto, filmreĝisoro.

János Manninger
Persona informo
Naskonomo Manninger János
Naskiĝo la  12-an de septembro 1901(nun 1901-09-12)
en Hungario Magyaróvár (Hungario)
Morto la 1-an de aprilo 1946
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fotistofilmreĝisoro
vdr

János Manninger [1] naskiĝis la 12-an de septembro 1901 en Magyaróvár, li mortis la 1-an de aprilo 1946 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Manninger frekventis katolikajn gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Győr, poste li eklaboris en Budapeŝto en la filma produktejo. En 1924 li translokiĝis al Berlino, kie li laboris en filma produktejo, eĉ li estis vicreĝisoro kaj vickameraisto. En 1928 li faris la unuan avangardan mutan filmon proprakoste. Baldaŭ li estis fotisto-raportisto en Londono, sed li havis filmajn laborojn ankaŭ en Berlino kaj Budapeŝto. Filmo produktita dum la nazia erao ne ricevis permeson por prezenti ĝin al la publiko. Tio tamen sukcesis poste, sed la publiko negative akceptis ĝin, nur laŭ la kritikistoj ĝi estis altvalora avangardo. Pro la evidenta malsukceso li sinmortis postlasinta edzinon.

Elektitaj filmoj redakti

  • Eine beinliche Angelegenheit (1928) scenaristo, reĝisoro, kameraisto
  • Der Revolver (mallonga germana filmo)
  • Kék bálvány (1931, hungara) - fotisto (ne kameraisto!)
  • ‘‘Végre!’‘ (1941, hungara) - fotisto
  • ‘‘Fény és árnyék’‘ (1943, hungara) - scenaristo kun iu alia
  • ‘‘Kétszer kettő’‘ (1944) scenaristo, reĝisoro kaj figuranto (en 1945 tralaborita)

Fontoj redakti