József Kovács (operetkantisto)
József Kovács [jOĵef kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács József estis hungara operetkantisto, (tenoro).
József Kovács | |
---|---|
József Kovács | |
Persona informo | |
Naskonomo | Kovács József |
Naskiĝo | la 21-an de majo 1946 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 26-an de junio 2010 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • aktoro • teatrestro |
József Kovács [1] naskiĝis la 21-an de majo 1946 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de junio 2010 en Budapeŝto.
Biografio redakti
József Kovács fulme aperis en ŝlagrokantista konkurso de Hungara Televizio en 1967. Li akiris la unuan lokon de la publiko, same en la 2 sekvaj konkuraoj. Li frekventis kantistan studion (1968-1971), poste li akiris operetkantistan diplomon en la Teatra Altlernejo en 1974. Liaj pli gravaj instruistoj estis Kálmán Nádasdy, László Vámos, László Seregi. Jam antaŭ la diplomo inter 1971–1976 li apartenis al Operetoteatro (Budapeŝto). Sekvis longa eksterlanda kantado en operejo de Graz inter 1976–1990. Hejmenveninta li establis operetan trupon, kiun li gvidis ĝismorte.
El liaj teatraj roloj redakti
- Viktor Jacobi-Bródy: Sybill - Petrov
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - Edvin
- Pongrác Kacsóh-Károly Bakonyi: János Vitéz - titolrolo
- Ferenc Lehár-Beda: A mosoly országa - Su Ĉong
- Jacques Offenbach: Orphée aux enfers - titolrolo
El liaj televiziaj roloj redakti
- Interoperett (2010)
- Interoperett Újévi Gálakoncert a Belvárosi Színházból (2007, ankaŭ reĝisoro)
- "Jöjj vissza hozzám..." - ĉefrolanto
El liaj kinejaj filmaj roloj redakti
- Szép lányok, ne sírjatok! (1970)
- Bástyasétány hetvennégy (1974)
- Aranymadár (1999)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun video Arkivigite je 2010-06-28 per la retarkivo Wayback Machine