József Mentes [jOĵef menteŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mentes József estis hungara aktoro.

József Mentes [1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1925 en Sopronkövesd, li mortis la 26-an de julio 1996 en Szeged.

Biografio redakti

József Mentes akiris diplomon en Teatra Altlernejo. Li komencis sian aktoran karieron en 1950 en Nacia Teatro (Miskolc). Post 2 jaroj li apartenis al Teatro de Hungara Armeo. En la jaro de 1955 li estis membro de Teatro Szigligeti (Szolnok), sed ekde la sekva jaro de Nacia Teatro (Szeged). Li ricevis rolojn plej ofte en satiroj kaj komedioj. Li ricevis premiojn en 1965 kaj 1985, krome li havis la titolon "eterna membro de Nacia Teatro de Szeged".

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti

  • Makra (1974)
  • Ŝekspiro: Henriko la 6-a (televizia transpreno el teatro, 1976)
  • Skatulyácska királykisasszony (televizia porinfana filmo, 1985)
  • Boldog ünnepeink (1991)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Nacia Teatro en Szeged (2005); la teksto: Por tiu domo vivis-mortis nia kunludanto aktoro József Mentes 2005 [2]

Fontoj redakti