Sopronkövesd
Sopronkövesd [ŝopronkoveŝd] estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron. La loknomo signifas hungare: Sopron-ŝtona.
Bazaj informoj
redakti- Poŝtkodo: 9483
- Telefonkodo: 99
- Areo: 27 km²
- Loĝantaro: 1210
Situo
redaktiSopronkövesd situas laŭ la ĉefvojo inter Sopron kaj Balatono, laŭ la fervojo Sopron-Szombathely, proksime al la landlimo de Aŭstrio.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la ferepoko. Pro la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis, poste kroatoj refondis ĝin. En 1920 aldoniĝis al Aŭstrio koridoro, tial la komunumo trovis sin ĉe la nova ŝtatlimo. En 1946 Fera kurteno konstruiĝis laŭ la aŭstra limo. Oni metis minojn en la liman zonon. En 1989 la Fera kurteno nuliĝis, oni trovis laŭ la limo zonon netuŝitan dum 40 jaroj.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika Preĝejo Naskiĝo de Maria (Sopronkövesd) el 1806, la turo estas 27 m-ojn alta
- romkatolika kapelo
Famuloj
redaktiEn Sopronkövesd naskiĝis aktoro József Mentes.