Preĝejo Naskiĝo de Maria (Sopronkövesd)

Preĝejo de Naskiĝo de Maria estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Sopronkövesd.

Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria en Sopronkövesd
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria en Sopronkövesd
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sopronkövesd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Fertőszéplak
paroĥo loke
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18061810
Specifo
Alto 27 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Jam dum la mezepoko funkciis en la sama loko katolika kirko. Baldaŭ la loĝantoj luteraniĝis, sed la katolika grupo estis refondita en 1709. Grafo Ferenc Széchényi konstruis la nun videblan preĝejon en la sama loko en la 1810-aj jaroj. La orgeno ekfunkciis en 1870. La pentritaj fenestraj bildoj estis kreitaj en 1928. Plenaj renovigaj laboroj okazis en 2005.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo staras sola, la reliefanta turo tuŝas la trotuaron. La turo havas 3 sonorilojn. Interne la freskoj kaj sekpentraĵoj estis pentritaj en 1972. La predikejo estis farita en 1817. Apud la ĉefaltaro la skulptaĵoj pri Sankta Stefano kaj Sankta Ladislao devenis el la pli frua preĝejo. La ĉefaltara bildo prezentas Naskiĝon de Maria. La flanka altaro prezentas Kriston sur la kruco, apude Sankta Maria, Mario Magdaleno kaj Sankta Johano la Evangeliisto. Altaro sub la galerio estas dediĉita al Senmakula Koncipiĝo. Ekde 2016 estas videbla reliefo pri Vilmos Apor.

En la preĝejo koruso funkcias. Kermeso okazas en la 8-an de septembro.

Fontoj redakti