Jakub Horowic

Jakub Icchak Horowic (hebree: יעקב יצחק הורוביץ), konata ankaŭ kiel Vidanto de LublinJakub Izaak de Lublin (naskiĝis en 1745 en Józefów Biłgorajski, mortis la 15-an de aŭgusto 1815) – ĥasida rabeno, cadiko, gvidanto de ĥasidisma movado, kabalisto kaj filozofo.

Jakub Horowic
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1745 (1745-01-01)
en Lublino
Morto 3-an de aŭgusto 1815 (1815-08-03) (70-jaraĝa)
en Lublino
Tombo Lublino
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Subskribo Jakub Horowic
Okupo
Okupo rabeno
vdr

Vivo redakti

Jakub Icchak Horowic estis filo de rabeno Elizer. Li edukiĝis interalie ĉe rabenoj: Sznelke de Puławy kaj Elimeleĥ de Leżajsk. En la juda medio estis nomata ĥozeh, kio en la hebrea lingvo signifas viziulon aŭ vidanton. La alnomo ligiĝis kun liaj kapabloj de antaŭvidado kaj eksterodinara intuicio. Post periodo de lernado translokiĝis al Lublin (tiutempe troviĝanta en aŭstra aneksaĵo), kie gvidis sian agadon. Aŭtoro de Zichron Zos kaj instruisto de Cvi Elimeleĥ de Dynów.

Pola verkistino Hanna Krall dediĉis al li fragmenton de la libro Wyjątkowo długa linia (Escepte longa linio).

 
La ohelo de la cadiko Jakub Horowic en 2013

Ohel, la tomba monumento de la Vidanto de Lublin troviĝas sur malnova juda tombejo ĉe la str. Kalinowszczyzna en Lublin. Ĝi estis konstruita de metalaj kradoj surplane de kvadrato kaj estas kovrita per ronda tegmento, sur kiu estas nova, kvadrata tegmentaĵo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti