La Jaspotinamo (Crypturellus variegatus) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj komune troviĝanta en humidaj arbaroj de altaj teroj en subtropikaj kaj tropikaj regionoj de norda Sudameriko.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jaspotinamo
Jaspotinamo
Jaspotinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. variegatus
Crypturellus variegatus
(Gmelin, 1789)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Etimologio redakti

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[3] La specinomo variegatus originis el latinaj vorto kaj sufikso alude al jaspeca varia koloraro de la tinamo.

Taksonomio redakti

La Jaspotinamo estas monotipa specio.[2] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[4]

Johann Friedrich Gmelin unuafoje identigis la Jaspotinamon el specimeno el Kajeno, Franca Gujano, en 1789.[4]

Aspekto redakti

 
Jaspotinamo.

La Jaspotinamo estas proksimume 29.5 al 33 cm longa.[4] Ties supra dorso estas rufa, kaj ties suba dorso kaj flugiloj estas nigraj kun rimarkindaj flavecaj bendoj. Ties gorĝo estas blanka, kaj ties kolo kaj supra brusto estas brilrufaj,[4] kun sablokolora pli suba brusto kaj ventro. Ankaŭ ties flankoj estas nuance al cinamokoloro kaj malhela svaga strieco. Ties krono kaj kapoflankoj estas nigraj kun flava beko kun nigra pinto, brunaj okuloj kaj verdecaj al flavverdecaj kruroj.

Kutimaro redakti

Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Jaspotinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[4]

Ili havas alvokon kiu konsistas el kvin tremolaj altatonaj notoj, foje kun la notoj eliraj al trilado. Kvankam, la unua noto estas ĉiam distinga kaj descendas.[4]

Teritorio kaj habitato redakti

La Jaspotinamo loĝas en humidaj arbaroj de malaltaj teroj[5] kun densa subkreskaĵaro[4] en suda kaj orienta Kolombio, suda Venezuelo, Franca Gujano, Surinamo, Gujano, Amazonia Brazilo, orienta Peruo, orienta Ekvadoro, kaj norda Bolivio.[2] Ili preferas altitudon de 100 al 1,300 m.[4][5]

Konservado redakti

La IUCN listigis tiun tinamon kiel Malplej Zorgiga,[6] kun loĝa teritorio de 5,400,000 km².[5]

Notoj redakti

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 Clements, J (2007)
  3. Gotch, A. F. (1995)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 Davies, S. J. J. F. (2003)
  5. 5,0 5,1 5,2 BirdLife International (2008)(a)
  6. BirdLife International (2012). Crypturellus variegatusInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2008(a)). "Variegated Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 09 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (August 14, 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Crypturellus". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 09 Feb 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59, 64. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.

Eksteraj ligiloj redakti