John Thomas NORTH (30a de januaro 18425a de majo 1896) estis angla investisto kaj negocisto. North naskiĝis en Leeds, Yorkshire, kiel filo de karbokomercisto kaj preĝejogardisto. Je aĝo de dekkvin li iĝis metilernanto ĉe muelejoj kaj inĝenieroj antaŭ labori dum kelkaj jaroj kiel mekaniko. Li translokiĝis al Ĉilio kie lia ĉefa okupaĵo estis kaldron-nitisto en Huasco. Li poste translokiĝis al la tiama perua urbo Iquique [iKIke] kie li laboris kiel funkciisto de akvovorkoj, importisto kaj ŝipposedanto. La Pacifika Milito (1879-1883) havigis al North oportunon aĉeti grandajn nombrojn de stokejojn en la perua nitrata industrio. Kiam Ĉilio alligis Iquique kaj la ĉirkaŭan provincon Tarapakion la ĉilia registaro transpaŝis la posedon de la nitratejoj al stokejposedantoj. North tiele kapablis teni monopolan parton de la enspeziga ĉilia nitratindustrio por tre malgranda dekomenca investado, kaj li iĝis konata kiel "La reĝo de nitratoj".

John Thomas North
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1842 (1842-01-30)
en Leeds
Morto 8-an de majo 1896 (1896-05-08) (54-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr
Karikaturo de 1889 de "La reĝo de nitratoj"

Bibliografio redakti

  • Bethell, Leslie (1986), The Cambridge History of Latin America, Cambridge: Cambridge University Press, ISBN 0-521-24517-6.
  • Collier, Simon; Sater, William F (1996), A History of Chile, 1808-1994, Cambridge: Cambridge University Press, ISBN 0-521-56827-7.
  • Ewans, Martin (2002), European Atrocity, African Catastrophe, Routledge, ISBN 978-0-7007-1589-3
  • Harms, Robert (1975), "The End of Red Rubber: A Reassessment", The Journal of African History, 16 (1): 73–88, doi:10.1017/S0021853700014110, JSTOR 181099
  • Harms, Robert (1983), "The World Abir Made: The Margina-Lopori Basin, 1885-1903", African Economic History (12): 122–139, JSTOR 3601320
  • Leonard, Thomas M (2006), Encyclopedia of the Developing World, Taylor & Francis, ISBN 0-415-97664-2.
  • Rector, John Lawrence (2003), The History of Chile, Greenwood Publishing Group, ISBN 0-313-31759-3.