Juan Hernández Saravia

Juan HERNÁNDEZ SARAVIA (Ledesma (Provinco Salamanko) 24a de julio 1880 - Meksikurbo, 3a de majo 1962) estis elstara hispana militisto kiu partoprenis en la Hispana Enlanda Milito, dum kiu li plenumis gravajn militistajn postenojn en la Popola Armeo de la Respubliko.

Juan Hernández Saravia
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1880 (1880-07-24)
en Ledesma
Morto 3-an de majo 1962 (1962-05-03) (81-jaraĝa)
en Meksiko
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Colegio de San José, Valladolid
Okupo
Okupo militisto
vdr

Dum la Diktaturo de Primo de Rivera li ekadoptis kritikajn sintenojn en la armeo kaj fariĝis respublikana. Tiam li atingis la rangon de leŭtenanta kolonelo.

Poste li estis amiko de Manuel Azaña, kiu en 1931 nomumis lin ĉefo de sia militista kabineto dum tiu estis ministro de milito. Li estis konsiderata artileriisto de granda teknika sciaro, kvankam li retiriĝis el aktiva servo en 1933, post la balota venko de la dekstro. Tiam li aliĝis al la Unión Militar Republicana Antifascista (UMRA), nome militista maldekstra organizo kiu celis fronti la sektoroj plej konservismajn en la Armeo reprezentataj de la Unión Militar Española (UME). Kiam venkis balote la Popola Fronto en 1936, li realiĝis en la armeon kaj ekokupis la personan sekretariecon de Azaña mem, kiu tiam jam estis Prezidento de la Respubliko.

Enlanda Milito redakti

La 6an de aŭgusto 1936 li estis nomumita Ministro de la Milito, kaj li okupis tiun postenon ĝis la 4a de septembro, do nur kelkajn monatojn. El tiu posteno li realigis grandajn klopodojn por reorganizi la fuŝan respublikan armeon kaj, samtempe, por daŭrigi la lukton en la batalfrontoj. Kiam okupis Francisco Largo Caballero la ministerion de milito — samtempe kun la cefministrecon -, li estis destinita al la fronto de Andaluzio, estre de la nova Armeo de la Sudo, kaj poste estris la artilerion respublikan en diversaj ofensivoj.[1]

Poste li estis nomumita ĉefkomandanto de la Armeo de Oriento.[2][3]​ Saravia estis estro de la atako por la konkero de Teruelo. La 15a de decembro liaj subuloj ekatakis kaj rapide izoligis la urbon.[4] Tamen ĉio rezultis en la akrega Batalo de Teruelo, en kiu Saravia ludis graan rolon. Estrante grandan nombron de respublikaj trupoj, li lerte operacestris, spite la akran klimaton kaj la frankismajn kontraŭatakojn. Finfine, la respublikanoj sukcesis konkeri la ĉefurbon malsupraragonan la 7an de januaro, kio havigis al Saravia la ascendon al la rango de generalo (25a de decembro).[5] Tamen la premo fare de frankistoj okazigis la perdon de Teruelo por la respubliko nur post du monatoj de la konkero kaj tiele la dekomenca sukceso iĝis malsukceso.[6]

La 2an de junio Saravia ekestris la Grupon de Armeoj de la Orienta Regiono, kaj tiele ĉiuj respublikaj trupoj de Katalunio restis sub lia zorgo, nome la Orienta Armeo, zorge de Perea, kaj la armeo de Ebro, zorge de Juan Modesto.[7] Dum la Batalo de Ebro li ludis duarangan rolon, la ofensivo de la Respubliko ree malsukcesis kaj novembre la trupoj de la Armeo de Ebro revenis al siaj elirejoj. Kiam la frankismaj trupoj eniris en Katalunio,​ Saravia informis a Azlaña pri manko de pafiloj, kio poste rezultis malvera, kio montras la manko de organizo de la Respublika Armeo.[8]​ Li estis elpostenigita la 27an de januaro de 1939, oficiale pro "malvenkismo", sed reale pro diferencoj inter li unuflanke kaj la Ĉefo de la centra stabanaro, Vicente Rojo kaj la Prezidanto de la respublika registaro nome Juan Negrín, ĉar Saravia deziris elpostenigi Modesto el la estreco de la Armeo de Ebro por doni ĝin al Juan Perea.[9]​ Por eviti reprezaliojn, li estis nomumita milita helpanto de Azaña, kaj fakte kiam finis la milito li en la ekzilo plue estis lia partiano kaj konfidulo.​

Notoj redakti

  1. Carlos Engel (1999); p. 261
  2. Carlos Engel (1999); p. 259
  3. Hugh Thomas (1976); p. 838
  4. Hugh Thomas. p. 848
  5. Hugh Thomas (1976); p. 851
  6. Hugh Thomas, p. 853
  7. Hugh Thomas (1976); p. 935
  8. Hugh Thomas (1976); p. 935
  9. Hugh Thomas (1976); p. 947

Bibliografio redakti

  • Engel, Carlos (1999). Historia de las Brigadas Mixtas del Ejército Popular de la República. Madrid: Almena. ISBN 84-922644-7-0.
  • Salas Larrazábal, Ramón (2001). Historia del Ejército Popular de la República. La Esfera de los Libros S.L. ISBN 84-9734-465-0.
  • Thomas, Hugh (1976). Historia de la Guerra Civil Española. París: Ruedo Ibérico.