Körös

apartigilo

Körös (rumane Criș [kriŝ], germane Kreisch [krajŝ]) estas maldekstra flankorivero de Tiso en Hungario, ĉiuj fontoj estas en Rumanio. Tiu nomo malofte uziĝas, oni konas diversajn Körös-riverojn, kiuj kuniĝas.

Râul Criș
Körös
Akvobaraĵo en Békés en Duobla Körös
rivero
Bazaj informoj
Situo Rumanio, Hungario
Akvokolekta areo 27 537 km²
Fluo
Fonto pluraj
Enfluejo Tiso, ĉe Csongrád
Geografio
Pitoreska rivero Körös apartenas al Nacia Parko
Pitoreska rivero Körös apartenas al Nacia Parko
vdr

La riveraro sume longas 741 km-ojn, akvokolekta areo estas 27 537  km². La kvin riveroj Körös jene ekestas unuj el aliaj:

  • Triopa Körös (pli oficiala nomo; hungare: Hármas-Körös; rumane: Crișul Triplu) estiĝas el Duopa Körös kaj el Rapid(eg)a Körös (ĉe Gyomaendrőd). Triopa Körös longas 91 km-ojn kaj fluas nur en Hungario kaj enverŝiĝas Tison ĉe la urbo Csongrád. Akvonivelaj indikiloj (kaj samtempe gravaj urboj): Gyoma, Kunszentmárton, Szarvas.
    • Duopa Körös (hungare: Kettős-Körös; rumane: Crișul Dublu) estiĝas el Blanka Körös kaj el Nigra Körös (ĉe Gyula), longas 37 km-ojn kaj fluas nur en Hungario. Estas grava urbo, akvobaraĵo kaj akvonivela indikilo: Békés.
    • Blanka Körös (rumane: Crișul Alb, hungare: Fehér-Körös) longas 236 km-ojn, el tio en Hungario 10 km-oj. Akvonivelaj indikiloj: Gurahonț, Ineu, Gyula. La lasta estas grava urbo.
    • Nigra Körös (rumane: Crișul Negru, hungare: Fekete-Körös) longas 168 km-ojn, el tio en Hungario 21 km-oj. Akvonivelaj indikiloj: Ant, Remete, Beiuș, Tinca.
    • Rapida Körös (rumane: Crișul Repede, hungare: Sebes-Körös) longas 209 km-ojn, el tio en Hungario 59 km-oj. Akvonivelaj indikiloj: Ciucea, Körösszakál, Körösladány. Ĉeborda grava urbo kun akvonivela indikilo: Oradea.
Rapida (supre), nigra (meze) kaj blanka Körös

Menciinda flankorivero estas Berettyó (rumane: BarcăuBeretău), krome en la hungara parto estas diversaj enfluantaj kanaloj, la plej konata estas Orienta ĉefkanalo. La riveroj kolektas la akvon el la Mez-Okcidenta Transilvanio. La regiono ofte suferas pro inundoj. Helpas la digoj kaj la kanaloj. La pitoreskaj riveropartoj apartenas al la nacia parko Körös-Maros.