Körösszakál (koroŝsakAl), estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Berettyóújfalu. La nomo signifas Körös-szakál (=familia nomo).

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Rapida Körös kun ponto, laŭ flankovojoj, laŭfervojo Vésztő-Nagyvárad kondukas laŭ alia flanko de rivero. Komádi estas proksime. Ekde 1920 la rivero tie enfluas Hungarion, tial estas tie grava akvonivela indikilo.

La komunumo estis menciita unuafoje en 1248. Ĝi senhomiĝis pro la kontraŭturkaj militoj kaj refondis ĝin hungaroj kaj rumanoj en 1740. En 1919 la rumanoj okupis la regionon.

Vidindaĵo estas la grek-katolika preĝejo. Apud la vilaĝo fiŝkaptistaj lagoj troviĝas. En la komunumo aŭtonomioj de ciganoj kaj rumanoj funkcias.

Vilaĝservoj estas poŝto, infanĝardeno, lernejo dulingva (hungara-rumana), kulturdomo, biblioteko, interreta domo, kuracejo, apoteko, beboflega servo, sportejo, familihelpa servo.