Komádi
urbo en Hungario
Komádi [komAdi] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Berettyóújfalu. Komádi ne havas sencon en la hungara.
Komádi | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4138 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 903 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 34 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 0′ N, 21° 30′ O (mapo)4721.5Koordinatoj: 47° 0′ N, 21° 30′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 144,65 km² (14 465 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Komádi [+] | |||
Geografio
redaktiKomádi situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Rapida-Körös, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Vésztő-Nagyvárad. Vésztö troviĝas 24, Berettyóújfalu 29, Debrecen 65, Budapeŝto 227 km.
Historio
redaktiSkriba dokumento mencias unuafoje la komunumon en 1091. La vilaĝo por nobeloj estis detruita fare de turkoj en 1526. La komunumo iĝis hajduka urbo en 1626, kampurbo en 1630, en 1715 ĝi preskaŭ senhomiĝis pro sekeco. En 1842 kalvinana preĝejo konstruiĝis. Rumanoj okupis la urbeton en 1919. Inundo okazis en 1925. Komádi urbiĝis en 2001.
Vidindaĵoj
redakti- kalvinana preĝejo (Komádi)
- fiŝkaptista lago
- dissenda televida turo
Famuloj
redaktiEn Komádi naskiĝis:
- aktoro Éva Varga (aktoro)
- inĝeniero Márton Voith
- ministro Árpád Házi.
- skulptisto Gábor Keményffy
- redaktoro, ĵurnalisto kaj gazeteldonisto Béla Ötvös