Árpád Házi
Árpád HÁZI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Házi Árpád estis hungara tajloro, politikisto, ministro, parlamentano.
Árpád Házi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Házi Árpád | |||||
Naskiĝo | 20-an de septembro 1908 en Komádi | ||||
Morto | 13-an de novembro 1970 (62-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Hungara Komunista Partio Hungara Socialista Laborista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Árpád Házi [1] naskiĝis la 20-an de septembro 1908 en Komádi. Li mortis la 13-an de novembro 1970 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiÁrpád Házi frekventis bazlernejon, poste li estis helplaboristo kaj tajloro. En la malfrua 1920-aj jaroj li translokiĝis al Budapeŝto, kie li aranĝis strikojn, tumultojn, krome li helpis sindikaton kaj koruson. En 1929 li aliĝis al komunistoj. Pro la neleĝa politikado li estis arestita en 1936. En 1942 li kaŝiĝis, tamen li partoprenis en la rezista movado. Post la 2-a mondmilito li estis nomumita subdepartementestro, krome li aliĝis al la Provizora Nacia Asembleo (parlamento). En la jaroj 1951 kaj 1952 li estis ministro pri enlandaj aferoj, sed tiutempe kaj poste li havis ankaŭ signifajn ŝtatajn aŭ partiajn postenojn. En 1964 li pensiuliĝis. En 1948 li ricevis Premion Kossuth.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Tanúságtevők (1975)