Kajeroj el malliberejo

La Kajeroj el malliberejo (itale Quaderni del carcere [kŭaderni del karĉere]) estas la kolekto de observoj, tekstoj kaj notoj, kiujn Antonio Gramsci povis verki dum sia ok jaroj de politika malliberigo sub la diktatora reĝimo de Benito Mussolini, de februaro 1929 ĝis 1935, kiam la reĝimo kondiĉe liberigis lin surbaze de malbona sano.

“Kajeroj el malliberejo”
Origine Quaderni del carcere
“Kajeroj el malliberejo”
libroserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Antonio Gramsci
Lingvoj
Origina lingvo itala
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1948–1951
Eldono unua
Aliaj eldonoj dua (kritika)
Loko Torino
Eldoninto F. Platone
Eldonisto V. Gerratana
Eldonejo Giulio Einaudi editore s.p.a.
Lando Italio
Trajtoj
Paĝoj 2362 paĝoj
ISBN 978-8806-18649-4
Ĝenro saĝa
vdr

Baziĝinte sur tri mil paĝoj de historio kaj analizo en la tridek kajeroj de Gramsci, kiujn oni kontrabandis el malliberejo dum la 1930-aj jaroj, la unua eldono de l’ eseoj estis publikigitaj laŭ tema ordo inter 1948 kaj 1951. La Quaderni del carcere (“Kajeroj el malliberejo”) grande sensaciis en la fakoj de politiko, kulturo, filozofio kaj aliaj sociaj sciencoj de l’ Italio post la dua mondmilito. Oni eldonis en 1975 pioniran kritikan eldonon, kun preciza kronologia rekonstruo, kiun redaktis la forpasinta itala filozofo Valentino Gerratana.

La unua eldono de Giulio Einaudi redakti

Unu el la postmilitaj prioritatoj de la Itala Komunisma Partio estis la publikigo de la verkoj de Gramsci. La gvidantaj pensistoj de la partio kopiis, legis kaj konsideris la tekstojn dum la 1940-aj jaroj, kiam ili laboris strukturigi la multampleksajn kajerojn por libropublikigo. Al Felice Platone, iama redakcia kunlaboranto de Gramsci antaŭ sia aresto kaj malliberigo, ili atribuis la ĉefan redaktan respondecon.

Artikolo de Platone en la aprila 1946-a numero de la revuo Rinascita ("Renaskiĝo") provizas precizan fizikan priskribon de la Gramsciaj kajeroj kaj klarigas ilian eksterordinaran kulturan gravecon. La artikolo estas interesa por la kvalito kaj kvanto de informo, kiun ĝi havigas: la eseo tamen montras iun faktkonflikton koncerne la realan konceptan laboron de la Gramscia sistemo, ĉar laŭ Platone, la ĉefa temo de la kajeroj estas la historio de italaj intelektuloj.

Tiu ĉi deklaro ne respondas al la realaj intencoj de Gramsci: en siaj kajeroj, neniu subordigo ekzistas inter unu subjekto kaj alia; tute malsamaj temoj estas kunordigitaj per la starigo de egalaj rilatoj. Esploradi la pensojn de italaj intelektuloj sendube havis apartan signifon por la konsideradoj de Gramsci, sed rigardi ĉi tiun temon kiel la “centra fadeno de la tuta laboro de la Kajeroj kunportas la riskon de entute reduktantan takso de la tasko al kiu Gramsci sin aplikis kaj de la rezultoj al kiuj li alvenis.”[1]

Notoj redakti

  1. V. Gerratana, Problemi di metodo ("Problemoj de metodologio"), Editori Riuniti, 1997, p. 59. ISBN 978-8835941897.